Mitoj pri Tero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekzistas multaj mitoj pri Tero ĉe diversaj popoloj, kiuj koncernas al nia planedo, ĝia ekesto kaj evoluo.

La antikvaj grekoj pensis, ke la Tero estas plata kaj havas glatan, iom konveksan formon de ŝildo. Ĝin ĉirkaŭiras vasta rivero - oceano kaj la ĉielo. La ĉielon per siaj ŝultroj tenas punigitaj de dioj du titanoj - Atlantoj, por ke ĝi ne falu sur la Teron. En mezo de la Tero staras monto Olimpia, kie loĝas senmortaj dioj. Ili povas de la pinto trarigardi tutan Grekion, bordojn de Malgrandazio, Egiptan valon, Sicilian montaron, ekloĝitan de ciklopoj, ankaŭ Herkulajn kolonojn, kiuj staras ĉe la limo de la mondo.

Hindoj iam kredis, ke la Tero estas grandioza ŝarĝo, kiun per sia dorso portas elefanto. Siaflanke elefanto staras sur la testuda ŝelo. Kaj mem testudo naĝas en senlima maro de elefanta lakto.

Laŭ imago de antikvaj loĝantoj de Egiptio, la tero estas dio. Sur ĝia korpo kreskas arboj, herboj, ĉiaspeca plantaro. La ĉielo estas diino, kiu kliniĝas terdirekten, kaj la steloj estas ŝtonoj fiksitaj sur ŝia robo.

Laŭ skandinaviaj mitoj, Tero similas al sfero. Oceano ĉirkaŭiras la teron. En iutempo dioj donis terojn ĉe la bordoj de oceano al forteguloj. Por defendi alian parton de la tero ili konstruis altan muron kaj al tiu fortikaĵo donis la nomon Midgard. La muroj estis konstruitaj de la palpebroj de fortegulo Imir. La muro apartigas Midgard-on de ekstera spaco, kiu nomiĝas Utgard. Ekster la Midgard estas malamika kaosa mondo, terura varmo kaj malvarmo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]