Mitrala valvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mitrala valvo
Laŭlonga sekco de la koro. La mitrala valvo estas desegnita flava.
Laŭlonga sekco de la koro. La mitrala valvo estas desegnita flava.
Laŭlonga sekco de la koro. La mitrala valvo estas desegnita flava.
tipo de organero • klaso de anatomia unuo
latine valva atrioventricularis sinistra,
valva mitralis,
valvula bicuspidalis
sistemo Kardiovaskula sistemo
vdr

La mitrala valvo[1][2], laŭ nova propono de la PIV-redakcio ekde 2002 alternative mitra valvo,[3] teorie ankaŭ priskribebla kiel bikuspida, atrioventrikla, maldekstra valvo,[4] estas la maldekstra atrioventrikla valvo de la koro - la latinlingva medicina, anatomia kaj biologia terminaro uzas la terminon valva mitralis kaj alternative ankaŭ valva bicuspidalis. Ĝi kutime havas du klapojn (nomitaj antaŭa kaj malantaŭa klapoj). Ĝia celo estas malhelpi la regurgitadon de sango de la maldekstra ventriklo al la maldekstra atrio dum la kuntiriĝo de la maldekstra ventriklo.[5][1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Laŭ la unua eldono de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV 1970) "mitrala valvo: la dupinta valvo de la koro, inter la maldekstra atrio kaj ventriklo" (PIV 1970, p. 702)
  2. Esperanta Medicina Vortaro de UMEA fare de d-ro Josef Hradil (esperante). Alirita 2023-12-01.
  3. laŭ "nova" PIV-a propono ekde 2002 alternative mitra valvo, mitra stenozo aŭ insuficienco (PIV 2020, reta eldono, ankaŭ jam en PIV 2002, p. 748)
  4. la Esperanta Medicina Vortaro de Josef Hradil klarigas ke la "mitrala valvo" alternative ankaŭ priskribeblas "bikuspida, atrioventrikla, maldekstra valvo", akcentante la bazan vorton "mitrala valvo" kaj PIV aŭ aliaj eo-vortaroj entute ne mencias iun alternativan vortumon "bikuspida valvo".
  5. "Mitral Valve Regurgitation" (angle: "regurgitado ĉe la mitrala valvo"). American Heart Association (la usona kardiologia asocio) (2020-05-08). Alirita 2024-03-17.