Moderna ŝtato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Moderna ŝtato naskiĝis inter la 14a kaj 15a jarcentoj, kiam la reĝoj profitis la krizon de la feŭdismo por rehavi povon. Tiu procezo estis helpata de la burĝaro, nova socia klaso naskiĝinta kun tiu tipo de ŝtato. La Moderna ŝtato posedis identecon, estis organizata, strukturata ja estis formala; ĝi estis agnoskata politike de aliaj ŝtatoj kaj la povo estis centralizita. Ties formado kaŭzis diversajn konsekvencojn je politika, ekonomia kaj socia niveloj. Ĝi estis la politika sistemo uzatai en la Moderna epoko kaj parto de la Nuntempa epoko.

Deveno de la Moderna ŝtato[redakti | redakti fonton]

De la 14a jarcento kaj 15a jarcento (depende de la loko kaj gradoj) la eŭropaj reĝoj iniciatis la procezon de formado de la moderna ŝtato, per komenco de koncentrado kaj centralizado de la la regado sur siaj teroj. Utiligante la krizon kiun alfrontis la senjorlandoj post la Nigra pesto kaj la militoj, ili faris interkonsentojn kun la feŭdaj senjoroj por ricevi ties terojn kontraŭ iu privilegio, aŭ male ili devis rekonkeri ilin per de sangaj militoj. La reĝoj estis helpitaj en ĉi tiu procezo de la burĝoj kiuj deziris liberiĝi de la feŭdaj senjoroj, pro tio ke ili vidigis sin damaĝitaj de la kondiĉo de vasaloj de tiuj kaj de la feŭda ekonomio.

Formado kaj evoluado[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la modernaj ŝtatoj disvolviĝis laŭ la procezo formulita, sed iuj vidiĝis koruptitaj de la lokaj elitoj, kiuj malfaciligis ties formadon kiam ili vidis sian konstantan povoperdon. En ĉi tiuj kazoj la ŝtato rezulta vidiĝis malbone aŭ malmulte strukturita, iĝante malforta en rilato al tiuj kiuj sukcesis konstituiĝi sufiĉe stabilite. En tiuj kiuj la procezo disvolviĝis sen multaj problemoj, la reĝo iĝis la maksimuma aŭtoritato kaj ili kreis politikajn instituciojn, kaj ekonomiajn kaj militistajn.

La armeo pasis de esti senjoria al esti ŝtata, subtenita per ŝtataj monfundoj kaj direktita de generaloj elektitaj de la ŝtato. La reĝoj komencis enspezi impostojn de la loĝantaro por pliigi la riĉecojn de la lando, kreante por ĉi tiu celo la burokration kaj sistemojn de impostkolektado. Krome, por pliigi la impostkolektadon, ili kreis doganajn impostojn kaj ili redaktis normojn por la kontrolo de la eniro kaj la eliro de la havaĵoj en la ŝtataj teritorioj. Politike, la plej granda ŝanĝo estis la paŝo de la povo de la elitoj al la reĝoj. Alia ŝanĝo estis la eko de la diplomatio kiel nemalhavebla instrumento por la rilato kun aliaj ŝtatoj kaj subteno de la paco. La kreo de regostrukturoj pli kompleksaj okazis ĉar al la ekzistinta oni aldonis reprezentajn instituciojn de la popolo (kiel la Ĉambro de la Komunuloj en Anglio) kaj en iuj kazoj ankaŭ de la elitoj (kiel en Prusio, Nederlando kaj Anglio kun la Ĉambro de la Lordoj). Oni formis ankaŭ la Parlamentojn.