Modluro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Modluro

Modluro estas elemento dekora uzata en diversaj artaj verkoj, inter ili, kaj eble ĉefe, en arkitekturo. Ĝi konsistas el reliefo aŭ elstaraĵo de markata komponaĵo kiu konservas saman aŭ similan profilon laŭ sia tuta longo. Tiu profilo aŭ transversa sekcio difinas kaj diferencigas la multajn tipojn de modluroj.

Laŭ Francisko Azorín modluro estas Ornamo, de unuforma, elstara profilo, garnituranta konstruon, meblon, k. c. Ĝiaj elementoj povas esti plataj aŭ rondaj, konkavaj aŭ konveksaj, kaj oni nomas ilin laŭ ilia geometria nomo: tamen, jen kelkaj tipaj nomoj. Streko, strio, faceto, listelo, kanelaĵo, astragalo, skozio, cimazio, apofigo.[1] Li indikas etimologion el la latina modulus, el modus (formo). Kaj li klarigas la menciitajn tipojn pere de la koncernaj bildoj.[2]

Kelkaj modluroj povus esti arkivolto, astragalo, listelo, kanelo, cimatiotoro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 141-142.
  2. Azorín, samloke.