Mogi das Cruzes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mogi das Cruzes
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Metropolitana de São Paulo
Mikroregiono Mogi das Cruzes
Fondita 1560
Telefonkodo 11
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 450 785  (2020) [+]
Loĝdenso 633 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 31′ S, 46° 12′ U (mapo)-23.522777777778-46.193055555556Koordinatoj: 23° 31′ S, 46° 12′ U (mapo) [+]
Alto 759 m
Areo 712,54 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Mogi das Cruzes (Brazilo)
Mogi das Cruzes (Brazilo)
DEC
Mogi das Cruzes
Mogi das Cruzes
Situo de Mogi das Cruzes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mogi das Cruzes [+]
vdr

Mogi das Cruzes (oficiale portugale Município de Mogi das Cruzes) estas Mogi das Cruzes, nomo kiu signifas [loko apud] krucoj apud [rivero] Mogi, estas municipo de la aglomeraĵo ĉirkaŭ la urbego San-Paŭlo, en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de São Paulo kaj en la mikroregiono Mogi das Cruzes. Laŭ la stato de 2020 en la municipo vivis 450 785 loĝantoj sur areo de 712,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 633 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 325 815. La teritorio havas komunan limon kun Santa Isabel, Bertioga, Suzano, Itaquaquecetuba, Arujá, Biritibamirim, Guararema, Santo André kaj Santos.

Krom parto de aglomeraĵo San-Paŭlo, estas en municipo la vilaĝoj Sabaúna, César de Souza, Biritiba-Ussu, Taiaçupeba Quatinga, Brás Cubas kaj Jundiapeba. Tiuj vilaĝoj produktas grandan kvanton da agrikolaj produktoj al aglomeraĵo San-Paŭlo. Ankaŭ estas en la municipo la aparta industria kvartalo Itapeti.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondita de Brás Cubas, estas municipo ekde 1611 kaj havas la statuson de urbo ekde 1865.

Esperanto en Mogi das Cruzes[redakti | redakti fonton]

La 19-an de oktobro 1979 estis fondita “Asociação Mogiana de Esperanto” (Moĵia Esperanto-Asocio) sub la inspiro de la klera esperantisto Euclides Carneiro da Silva. En la sama dato estis elektita la jena estraro de la nova asocio: prezidanto prof-o Euclides Carneiro da Silva, vicprezidanto Benedita Esmeralda Lobo, sekretario Antônio Fernandes da Silva kaj kasisto Toshie Nojiri.

Euclides Carneiro da Silva estis tre klera homo, kaj Mogi das Cruzes estas urbo posedanta du universitatojn, kaj la urba Esperanto-movado modeste prosperis en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, per la pluraj kursoj gviditaj de li kaj pro la disvastigo pere de la revuo “Esperanta Katoliko”, de li eldonita. Ekde lia malsaniĝo kaj morto en 1998 la aktivaĵoj malgrandiĝis, sed oni kredas kaj deziras, ke la semoj ĵetitaj tiam iam ĝermos kaj fruktodonos.

Hodiaŭ estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En 1998 tie mortis Euclides Carneiro da Silva.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]