Itaquaquecetuba
Itaquaquecetuba, pli simple Itaquá estas municipo kaj universitata urbego de la brazila subŝtato San-Paŭlio. Ĝi apartenas al urbaro de San-Paŭlo (urbo). La loknomo signifas: "loko de abunda bambuo akra kiel tranĉiloj".
Enhavo
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Loĝantaro: 321,854 (en 2010)[1].
- Supermara alteco: 790 m
- Areo: 82 km²
- Telefonkodo:
- Poŝtkodo:
- Horzono: UTC -3 (somere UTC -2)
- 23°29′09″S 46°20′52″W / 23.48583°S, 46.34778°U
Geografio[redakti | redakti fonton]
Itaquaquecetuba situas en montaro en sudorienta parto de la lando. Guarulhos troviĝas 19, San-Paŭlo 28, Campinas 99, Nova Iguaçu 308, Rio-de-Ĵanejro 325, Curitiba 364, Belo Horizonte 469, Goiânia 817, Braziljo 872, Porto Alegre 873, Campo Grande 917, Salvador de Bahio 1430, Maceió 1907, Teresina 2081, Recife 2106, Natalo (Brazilo) 2302, São Luís 2343, Belém 2461, Manaus 2701 km.
Historio[redakti | redakti fonton]
La municipo estis fondita inter 1560 kaj 1563 fare de jezuitoj inter indiĝenaj vilaĝoj. Ĝi malmulte evoluis kaj preskaŭ estis forlasita en la frua 20-a jarcento. Ĝis 1958 Itaquá estis distrikto de Mogi das Cruzes, poste industria evoluo sekvis.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Itaquá situas en humida subtropika klimato per mildaj kaj sekaj vintroj, kaj varmaj, pluvoplenaj someroj.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
El Itaquá kuras 4 aŭtovojoj, krome estas fervoja ligilo.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ IBGE (2010). Censo 2010 (HTML). Alirita 17 de julio 2011.