Mohamad Alizadeh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohamad Alizadeh
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1982 (1982-01-13) (42-jaraĝa)
en Karaĝ
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Irano vd
Profesio
Okupo kantistokantoverkistokomponisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mohamad Alizadeh (perse: محمد علیزاده) (naskiĝis 12-an de januaro 1982 en Eŝtehard, Karaĝ) estas persa kantisto kaj komponisto.

La vivo[redakti | redakti fonton]

Mohamad Alizadeh naskiĝis en Eŝtehard, unu el la urboj de Alborz Provinco, en Irano. Kiam li estis nur 4-jaraĝa ekkantis. Lia universitata studo ne estis pri muziko sed pri terkulturo. Laŭ lia diro, li en la 19-a jaro de sia vivo por la unua fojo enamiĝis. Li ŝatas Koranon kaj povis eĉ dum tri jaroj gajni premiojn pro Koran-legado. Jam li loĝas en Teherano.

La lantada kariero[redakti | redakti fonton]

La unua albumo de Mohamad Alizadeh eldoniĝis en la jaro 2008, kies komponisto estis Amir-Hosejn Sargazi. Sed ĉi tiu albumo ne estis sukcesa kaj ne povis konigi lin bone. Post kelkaj jaroj, li intencis eldoni albumon oficiale sed ĝi eldoniĝis sur-rete kaj atingis grandan triumfon. En la jaro 2013, li eldonis albumon nome "via koro estas kun mi" (perse: دلت با منه), kiu ankaŭ enhavis la kantojn de tiu albumo, kiu ne-oficiale eldoniĝis. Kaj ree atingis brilajn sukcesojn.

Li dum multaj jaroj tre klopodis por esti sukcesa je sia laboro. Li dum multaj jaroj kun aliaj famaj persaj kantistoj kiel Reza Sadeqi en la radiostacio Ĝavan kunlaboris. Kaj li dum sia laboro tie, konis Farzad Hasani kaj per poemo verkita de Farzad Hasani, kantis kanzonon nome "adiaŭ" por televidaĵo nome "kule poŝti". El aliaj laboroj de Mohamad Alizade oni povas rimarki multajn kantojn kiujn li faris por la landa televido de Irano. Kaj li ĝis nun havis multajn sukcesajn koncertojn, kiel ekzemplo: la lasta koncerto de la muzika festivalo Faĝr .