Monaĥejo Sankta Paŭlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Monaĥejo Sankta Paŭlo.

La Monaĥejo Sankta Paŭlo de Kvenko (Hispanio) de la ordeno de la Dominikanoj, troviĝas ekster la historia urboparto, en bela natura pejzaĝo, sur roko ĉe la ravino de la rivero Huécar, tre alte super la nivelo de la rivero kaj antaŭ la Pendodomoj. La kreintoj de ĉi verko estis la fratoj Juan kaj Pedro de Alviz kaj la arkitektura stilo venas de la 16-a jarcento: gotika strukturo kaj renesanca ornamado.