Monaĥejo Zella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo Zella
monaĥejo • religia komunumo [+]
Koordinatoj51° 13′ 3″ N, 10° 16′ 30″ O (mapo)51.217610.2749Koordinatoj: 51° 13′ 3″ N, 10° 16′ 30″ O (mapo)

Monaĥejo Zella (Turingio)
Monaĥejo Zella (Turingio)
DEC
Monaĥejo Zella
Monaĥejo Zella
Lokigo de Turingio en Germanio

Map
Monaĥejo Zella
Vikimedia Komunejo:  Kloster Zella [+]
vdr
Nikolao-kirko monaĥeja

Monaĥejo Zella (germane: Kloster Zella) estis abatejo de benediktaninoj situanta inter Lengenfeld unterm Stein kaj Rodeberg-Struth en la suda Eichsfeld-regiono en Turingio, Germanio. Ekde 1948 la komplekso uzatas kiel maljunulejo kaj fleghejmo. Apartenis al la monaĥinejo ankaŭ la elstara pilgrimmonto Annaberg je 500 metroj pli norde. Ĝi aktive uzitis ĝis la mezo de la 19-a jarcento kiam la fideluloj katolikaj forbaritis de ĝi fare de prusaj maltoleremaj aŭtoritatoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Verŝajne estis multe antaŭ la jaro 1100 fondo de komuna ina kaj malina monaĥejo. Iama nomo ĝia estis estinta Friedensspring pro la Frieda-fonto fontanta ĉe la monaĥejo. En la plej malnova dokumento prie de 1215 nur menciitas ina konvento. Abatejo supera estis aŭ Abatejo HersfeldFulda. La prepostoj tamen originis plejparte el la benediktana Monaĥejo Gerode (apud Weißenborn-Lüderode). Zella partoprenis la reformmovadon de abatejo apud Hannoversch Münden-Bursfeld. Dum la kamparana ribelo estis ja elrabo sed ne detruo. Tamen forlasis ĉiuj benediktaninoj la konventon post la enkonduko de Reformacio; restis nur la priorino kiu ŝatis la novajn ideojn de Marteno Lutero. En 1622 iĝis ĝia refondiĝo en Fulda.

Administradejo kaj gastejo (dekstre)
Anna-altaro, nuntempe en Egidio-kirko en Heiligenstadt; iam en Zella

Inter 1632 kaj 1648 la konvento plurfoje detruitis: de trupoj el Braunschweig, Mühlhausen aŭ Svedio. Tiam la abatino Dorothea Schmidt karitate helpis la vilaĝanojn. Ŝi ankaŭ kontraŭbatalas troan influon de la jezuitoj volante restarigi benediktinan vivon surloke. En 1772 la monaĥejo perdis la paroĥujon Struth kaj malfondiĝo kompleta iĝis en 1802. Akcepto de novaj novicoj malpermesitis ankaŭ, dume oni devis pagi multan monon al la francaj regantoj en Vestfalio. En la 13.5.1810 la prusoj forpelis ĉiujn loĝantojn. La komplekso donitis al Wilhelm Lutterodt kaj Wilhelm Röbling el Mühlhausen kiuj abuzis la preĝejon kiel deponejon. Kvar jardekojn poste malpermesitis al la katolikoj la grava pilgrima tracidio de sur Annaberg-monto kaj detruitis la tiea pilgrimkirko. La altaron oni restarigis en la Preĝejo Sankta Egidio (Heiligenstadt). Poste transprenis la tuton la baronoj de Fries, kiuj post incendio rekonstruigis la preĝejon kaj novfaris turon kaj altarejon. En la 10.9.1945 komisiitis la eklezia Hilfswerk der Evangelischen Kirche organizi oldulejon. Ekde novembro 1949 faritis denove diservoj en la kirko. Restaŭradlaboroj komeniciĝis en 1951. Post la Turniĝo la tuto remalfermitis al la publiko.

En la areo monaĥeja troviĝas multaj belaj trabfakaĵoj kun bedoj kaj herbejoj. La plejparto de la konstruaĵoj estas de 1603. En la romanikstila ununava Kirko Sankta Nikolao okazas hodiaŭ diservoj kaj katolikaj kaj protestantaj.

Responsuloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiuj datenoj baziĝas sur registro nomita Totenbuch von Kloster Zella. El la sama fonto povas esti deduktita normala averaĝa personaro de inter 20 kaj 25 monaĥinoj.[1]

Abatinoj[redakti | redakti fonton]

  • (1539–1558) Barbara Jakobs
  • (1563–1571) Anna von Reckerodt
  • (1572–1630) Christina Hug
  • (1630–1636) Katharina Nebeling
  • (1637–1679) Dorothea Schmidt
  • (1679–1724) Maria Hagemann
  • (1725–1757) Martha Franziska Hartmann
  • (1757–1790) Justina Drössler
  • (1790–1810) Justina Wippermann.

Prepostoj el Abatejo Gerode[redakti | redakti fonton]

  • (1643–1658) P. Matthias Gries
  • (1682–1704) P. Bonifatius Wachtel
  • (1705–1714) P. Odo Thüne
  • (1722–1744) P. Hieronymus Weiss
  • (1744–1748) P. Antonius Wüstefeld
  • (1748–1762) P. Odo Wegerich
  • (1762–1773) P. Bonifatius Kesting
  • (1777–1804) P. Joseph Klapproth

Protestantismaj pastoroj ekde 1949 estis: Rolf Bernhard 1949–1958, Siegfried Holzhausen 1958–1990, Johannes Liesenberg 1990–1994, Thomas Eggert 1995–2000, Martin Danz 2001–2005, Dirk Vogel 2006–2014, Matthias Hemmann (ekde 2014).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Duval: Das Eichsfeld, Sondershausen 1845, p. 210–223.
  • R. Bernhard: Kloster Zella - 20 Jahre Evangelisches Altersheim - Eine Festschrift, Mühlhausen/Thüringen 1969, p. 16.
  • V. Hoppe: "Aus der Vergangenheit des Höhendorfes Struth (Klosterdorf von Kl. Zella)", en: Mein Eichsfeld. Jahrbuch. Band 12. Duderstadt 1936, p. 81–82
  • L. Hucke: "Kloster Zella und die Gemeinde Effelder nach der Säkularisation", en: Mein Eichsfeld. Jahrbuch. Band 14. Duderstadt 1938, p. 81–82.
  • A. Schulz: "Ein vergessener Wallfahrtsort (Annaberg)", en: Unser Eichsfeld. Jahrbuch. Band 21. Duderstadt 1926, p. 91–94.
  • Fr. Springmann: "Der Annaberg bei Kloster Zella, ein ehemaliger Wallfahrtsort des Obereichsfeldes", en: Eichsfelder Marienkalender. Band 48. Heiligenstadt 1937, p. 29–39

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bernhard Opfermann: Das Totenbuch von Kloster Zella für 1550 –1810, (=Eichsfelder Heimathefte, 3), Eichsfelddruck Heiligenstadt, Heiligenstadt: 1979, p. 229-238

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]