Monaĥejo de Horezu
Aspekto
Monaĥejo de Horezu | |||
---|---|---|---|
Mănăstirea Horezu | |||
monaĥejo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Brâncovenesc art vd | ||
Estiĝo | 1687 | ||
Areo | 22 m² | ||
Lando | Rumanio vd | ||
Situo | Horezu | ||
Adreso | Str. Mănăstirii 164-164 A,164 B, sat aparținător Romanii de Jos; oraș Horezu | ||
Situo | |||
Geografia situo | 45° 10′ 7″ N, 24° 0′ 25″ O (mapo)45.168624.0069Koordinatoj: 45° 10′ 7″ N, 24° 0′ 25″ O (mapo) | ||
| |||
Retejo | http://www.orasul-horezu.ro/home | ||
La monaĥejo de Horezu (rumane Mănăstirea Horezu), de la Rumana Ortodoksa Eklezio, estis konstruita en la jaroj 1690 kaj 1693 de la valaĥa princo Constantin Brâncoveanu en la loĝloko Horezu (Vâlcea, Rumanio). Ĝi estas konsiderita kiel majstra ĉefverkaĵo de la "Brâncoveanu-stilo". Ĝi elstaras pro la ekvilibro kaj pureco de la arkitekturaj linioj, la riĉeco de la skulptitaj detaloj, la religiaj komponaĵoj kaj la pentraĵoj. En la 18-a jarcento estis en la monaĥejo lernejo por pentristoj (murpentraĵoj kaj ikonoj) kiu famis en la tuta eŭropa sudoriento. Ĝia biblioteko konservas elstarajn eldonaĵojn el la 16-a jarcento de klasikaj aŭtoroj. En 1993 ĝi estis deklarita kiel Monda heredaĵo de UNESKO.