Monaĥejo de Maulbronn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo de Maulbronn
Monda heredaĵo

Lando  Germanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv
Fonto 546rev
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 49° 0′ 4″ N, 8° 48′ 46″ O (mapo)49.00118.8129Koordinatoj: 49° 0′ 4″ N, 8° 48′ 46″ O (mapo)
Koordinatoj 49° 00′ 2.988″ N 8° 48′ 47.016″ O / 49.00083000 °N, 8.81306000 °O / 49.00083000; 8.81306000 (mapo)
Registra historio
Registrado 1993  (17-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

La Monaĥejo de Maulbronn (germane: Kloster Maulbronn) estas unu el la cisterciaj mezepokaj monaĥejoj plej bone konservataj de Eŭropo. Ĝi situas en la proksimaĵoj de Maulbronn, Baden-Württemberg, Germanio kaj estas disigita de la urbo pere de fortikaĵoj. La monaĥejo estis deklarita en 1993, Monda heredaĵo de Unesko. Laŭ Unesko: «La komplekso de Maulbronn estas la plej kompleta kiu konserviĝas en cistercia monaĥejo en Eŭropo, ĉefe pro la postvivado de ĝiaj amplkesaj sistemoj pri regado de la akvo kaj akvorezervejoj».

La monaĥejo fondiĝis en 1147 sub la aŭspico de la unua cistercia papo, Eŭgeno la 3-a. La ĉefa preĝejo, el stilo transira de romaniko al gotiko, estis konsekrita en 1178 de Arnauld, episkopo de Speyer. Post la Reformacio, la duko Württemberg prenis la monaĥejon en 1504 kaj konstruis tri ĉaspavilono. Meze de la 17a jarcento, la antaŭa abatejo konvertiĝis en evangleiisma pastrolernejo, kiu okupas ĝin ekde tiam.