Monaĥejo de Sankta Tadeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo de Sankta Tadeo en irana teritorio

La Monaĥejo de Sankta Tadeo armene Սուրբ Թադէոս վանք - Sourb Tadeos Vank; azere: قره کیلسه - ; perse - Ghareh keliseh) ankaŭ konata kiel Kara Kilise, estas antikva armena monaĥejo kiu troviĝas en la montaro de Okcidenta Azerbajĝano, je 20 kilometroj de Mah-Ku.[1]

Historio

Unu el la 12 apostoloj de Jesuo Kristo, Judaso Tadeo estis martirigita, laŭ la tradicio, en tiu ĉi regiono dum predikado de la kristana evangelio. La sanktulo estas speciale venerata de la Armena Apostola Eklezio. Laŭ la legendo ĝi estas la unua preĝejo dediĉata al Sankta Tadeo en la jaro 68 p.K.

Ne multe konserviĝas de la origina preĝejo, kiu estis vaste reformata en 1329 post ĝia detruo pro tertremo en 1319. Kelkaj partoj de la 10-a jarcento ankoraŭ konserviĝas.

La plimulto de la nuna strukturo venas de la komencoj de la 19-a jarcento kiam la princo Abbas Mirza de la Kajara Dinastio renovigis kaj riparigis la komplekson. Dum tiu periodo estis aldonita ĉirkaŭa murego kiu protektas la monaĥejojn kaj aliajn forlasitajn konstruaĵojn kiuj troviĝas apude. En julio 2008, la monaĥejo estis inkludita en la listo de Monda heredaĵo de Unesko kune kun aliaj monaĥejoj.

Diservo

En la nuntempo nur estas celebrata la diservo unu fojon jare koincide kun la tago de la Sanktulo Judaso Tadeo, komence de julio, kiu estas zorgata de armenaj pilgrimantoj venantaj el la tuta Irano. Post la establiĝo de la Islama Respubliko en Irano oni permesas la eniradon al la kristanoj en la monaĥejon nur dum la celebradoj.

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

  1. Armena arto: armena arkitekturo