Monaĥejo de la Savo (Israelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Restaĵoj de Cistercia klostro en nuna Israelo

Monaĥejo de la Savo (latine: Abbatia de Salvatione, arabe: Allar al-Sufla) estis cisterciana konvento en nuna Israelo. Verŝajne ĝi situis je Khirbat al-Tannur, do ĉ. 15 kilometrojn okcidenten for de Jerusalemo tuj ueste de la vilaĝo Mata. Tie troviĝas ruinoj atribueblaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondis tiun ĉi monaĥejon en 1161 monaĥoj de la Balamand-klostro (en Libano) kiel filian de la Abatejo Morimond en Haute-Marne. Post 1174 ĝi neniam plu menciatas.[1].

Konstruaĵoj kaj komplekso[redakti | redakti fonton]

La ruina kirko, kiujn la arthistoriisto Denys Pringle identigis kiel Salvatio-klostron, troviĝas ĉe la orienta rando de pli granda ruinokomplekso. Ĝi havas grandecon de ĉ. 22 x 13,5 metroj estante la plej bone konserviĝinta ejo inter ĉiuj aliaj tieaj. Ŝajne havis la preĝejo en la interno de la orienta muro apsidon duonrondan, kies fenestro en la malinterne rekte fermita vando pluvivis. La norda vando ankaŭ ankoraŭ staras kelkalte. Malekstere konsoloj kaj volbaj komenciĝoj videblas: tio certe sufiĉis por klare vidi la kirkan karakteron de la trovitaĵoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gereon M. Becking: Die Filiationen der Zisterzienserabtei Morimond. Ĉe: Peter Pfister (Hrsg.): Klosterführer aller Zisterzienserklöster im deutschsprachigen Raum. Dua eldono. Éditions du Signe, Strasbourg 1998, ISBN 2-87718-596-6, p. 35–39.
  • [Denys Pringle: "The Churches of the Crusader Kingdom of Jerusalem. A Corpus." Volumo 1: A–K (excluding Acre and Jerusalem). Cambridge University Press, Cambridge i.a. 1993, ISBN 0-521-39036-2, p. 47–52.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bernard Hamilton: The Cistercians in the Crusader States. Ĉe: M. Basil Pennington (eld.): One yet Two. Monastic Tradition East and West. Orthodox-Cistercian Symposium, Oxford University 26 august – 1 september 1973 (= Cistercian Studies Series. 29). Cistercian Publications, Kalamazoo MI 1976, ISBN 0-87907-829-4, p. 405–422, konkrete p. 406.