Saltu al enhavo

Monaĥinejo Sankta Jakobo (Creuzburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monaĥinejo Sankta Jakobo (germane: Kloster Hl. Jakob, latine: Conventus in Cruzeburg) de la aŭgustenaninoj (kanonikinoj) troviĝis en Creuzburg, Germanujo.

restaĵo de flanka ejo klostra, apud la centra foirejo de Creuzburg (kun informtabulo)

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondis oni la klostron ĉ. 1172/73 laŭ instigo de landgrafo Ludoviko la 2-a. Li en 1170 estis akirinta la alodon je Creuzburg post ŝanĝo kontraŭ hesaj bienoj; ĝi servu kiel anstataŭo de la neniigita Petro-klostro de benediktaninoj. Petro-klostro laŭlegende estis fondita fare de sankta Bonifaco mem; ĝi devis ĉesi sian kutimlokon surmontan por novkonstruota kastelo. Ĉiuj havaĵoj kaj privilegioj estis transdonita al la Jakobo-klostranoj.

Ĝi situis iom ekster la urbo ĉe la norda pordego Klostertor proksime de la rivero Werra. En ĝi loĝis multaj virinoj el nobelaj familioj el la medio de Creuzburg, ekz. de la senjoroj de Nesselröden aŭ de Hundelshausen. Ankaŭ ene de la urbomuraro ekzistis ejoj apartenantaj al la monaĥinejo, kion atestas ruineto apud la centra foirejo aŭ la stratonomoj Nonnengasse.

La lasta preposto de ĉi klostro, Johann Craemer, verkis latinlingvan kronikon kiun presigis Christian Franz Paullini en sia verko Rerum et antiquitatum germanicarum syntagma. Dum la kamparanaj ribeloj la monaĥinejo estis prirabata fare de maroduloj kies loĝantoj fuĝis aŭ burgen aŭ en domojn de tumultmalemaj burĝoj. En 1532 okazis sekvestraĵo de la klostro. La urbanoj estis en akordo kun garantidono fare de duko Johano Frederiko la Grandanimo kontraŭ 1000 guldenoj kaj ĉiujaraj interezoj de 100 guldenoj. Ĝis 1550 la magistrato paŝo post paŝo akiris la tuton; la bienojn utiligis diversaj familioj (ekz. la senjoroj de Harstall aŭ la Urbich-oj). La iama ĉefa ejo estis alikonstruito en 1667 al loĝejo: la mezepokaj fenestrotruoj estis masone fermitaj, dume ĉe la uesta gabloflanko konserviĝis enmura kruco. La klaŭstron nordan oni forigis (kie restis almenaŭ romanika fenestrotruo). La fajrego de 1765 ankaŭ furiozis tie kaj necesigis la malkonstruon de la flankaj domoj.

Kela volbo en la ĉefa urbo ekservis kiel provizora prizono. Dum la Dua mondmilito estis detruita ankaŭ la areon de la en la 19-a jarcento estiĝinta gastejo Klostergarten. Tion atestas hodiaŭ la strato Klosterstraße kaj nova restoracio Klostergarten kaj la najbara arbareto Klosterholz.

Priorinoj kaj monahhinoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Hedwig von Nesselröden (1403, 1469/1479/1489)
  • Kunegund von Nesselröden (1497)
  • Jutta von Hundelshausen (um 1498)
  • Gertrud von Hundelshausen (1500/1504/1505)
  • Maria Ebersweyn (1524)

Prepostoj[redakti | redakti fonton]

  • Ludwig (Liborius) von Nesselröden (antaulasta preposto)
  • Johann Craemer (1514, lasta proposto)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Christian Franz Paullini: Rerum et antiquitatum germanicarum syntagma. Frankfurto 1698, enhavas: "Chronica Monasterii S. Petri in Monte Crucis ad Werram"; lau Backhaus falsitaĵo
  • Christian Franz Paullini: Zeit-kürtzende erbauliche Lust. Frankfurto 1695, ĉapitro CXXIII (Guglolibroj), Historie der wohlgelegenen und (weiland) berühmten Fürstlichen Sächsischen Stadt Kreutzburg an der Werra
  • August Trinius: Thüringer Wanderbuch. Volumo 4, Waltershausen 1890 – ĉapitroj pri Kreuzburg, p. 86–88
51.055741410.2492545