Monaĥejo Bogdana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥeja kirko je Bogdana

Monaĥejo Bogdana (rumane: Mănăstirea Bogdana) estas klostro de la Rumana Ortodoksa Eklezio en Rădăuți, Rumanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo estis fondita ĉirkaŭ 1360 fare de la vojevodo Bogdano la 1-a kaj servis kiel maŭzolearo de la moldavaj vojevodoj ĝis Aleksandro la Bona. Lia Nikolao-kriko estas konsiderata la plej malnova konserviĝinta religia konstruaĵo en Moldavio. La komplekso estas listigita sub la numero SV-II-m-A-05603.

La preĝejo kun la monaĥejo estis konstruita memore al la liberigo de la hungara krono. Tiu ĉi monumento en la oriento de Karpatoj simbolas novan komencon kaj havas specialan historian, religian kaj kulturan rolojn. Dum la regado de Aleksandro la Bona (1400-1432), la preĝejo fariĝis episkopa loĝejo. Inter 1479 kaj 1482, Stefano la Granda metis sur la tombojn de ses regantoj de Moldavio bele ĉizitajn slabojn, ornamitaj per la kutima ĉeftemo de teksado, dividitaj de unu tabulo ĝis alia, kun surskriboj en eklezia slavona aŭ malnovbulgara.

Konstruaĵoj kaj instalaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la preĝejo (cetere la unua eklezio ŝtonkonstruaĵo en Moldavio!), baziliko, kiu estas sintezo de romanikaj, gotikaj kaj bizancaj elementoj, ekzistas ankaŭ la tombejo de moldavaj princoj kun dek princaj tomboj. La preĝejo havas glatajn eksterajn murojn kun friso sub la tegmento. Ĝi estis antaŭita per ligna konstruaĵo kiu estis arkeologie priesplorita. Laŭ la arĥitekturhistoriisto Virgil Vătășianu, la origina aranĝo de la eklezio montras cistercianinfluojn (Clairvaux II).

La kirkopentraĵo el la 14-a jarcento estis renovigita en 1558 sub princo Alexandru Lăpușneanu; proksimume samtempe oni aldonis la eksteran nartekson kun ŝtupo-volbo kaj kupolo. Ĉirkaŭ 1880 la pentristo Epaminonda Bucevschi repentris ĝin en tempero.

Ĉe la enirejo al la eklezio ekzistas surskribo de la periodo de Bogdano la 3-a (1517). Li donacis 800 polajn zlotojn al la monaĥejo. La eklezio estis reestigita dum la regado de Aleksandro la 3-a, kiu en 1559 aldonis baritan verandon kaj anstataŭigis kelkajn el la fenestroj per novaj gotikaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Virgil Vătășianu: Kunstdenkmäler in Rumänien – ein Bildhandbuch. Deutscher Kunstverlag, München/ Berlin 1986, ISBN 3-422-00332-0, p. 447-448
  • Tereza Sinigalia, Oliviu Boldura: Mittelalterliche Monumente aus Bukowina. Dua eldono. Editura ACS, Bukareŝto 2015, ISBN 978-606-93583-6-8, p. 95-97

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]