Monda Ekonomia Heroldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shìjiè Jīngjì Dǎobào
经济 导报
periodaĵo


vdr
Foto de la studento kaj aktivulo Pu Zhikiang dum la protestoj de majo 1989. Sur la papero estas skribita: "Ni volas gazetaran liberecon, asocian liberecon, kaj subtenas la World Economic Herald kaj ĝiajn ĵurnalistojn".

La Monda Ekonomia Heroldo (ĉine 经济 导报; pinjine Shìjiè Jīngjì Dǎobào, angle World Economic Herald) estis ĵurnalo bazita en Ŝanhajo, Ĉinio. Ĝi estis fondita en 1980 de Qin Benli (钦 本 立), kiu funkciis kiel ĝia ĉefredaktisto ĝis la Ŝanhaja registaro de la Komunista Partio de Ĉinio en majo 1989 malfondis ĝin, post la Protestoj sur placo Tian An Men.

La heroldo gajnis reputacion kiel unu el la plej influaj, rektaj kaj liberalaj semajnaj gazetoj en Ĉinio dum la 1980-aj jaroj, periodo de relativa libereco en la moderna historio de la lando. Ĝi renomis pro la publikigo de komentoj kaj novaĵoj celantaj puŝi politikan kaj ekonomian reformon en Ĉinio.