Monda Tago de Medio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Protekto de ĉirkaŭa medio

Monda Tago de Medio (angle: World Environment Day - WED) – tiu internacia festotago estis fiksita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj dum Stokholma Konferenco en 1972 kaj estas ĉiujare celebrata la 5-an de junio en pli ol 100 landoj de la mondo por rememoro de ĉefaj postuloj de la konferenco pri harmonia disvolvo de civilizacio kun ekologia disvolvo de la ĉirkaŭanta mondo.

Unue okazigita en 1973, ĝi estis platformo por levado de konscio pri mediaj temoj kiel ekzemple mara poluo, troloĝateco, mondvarmiĝo, daŭrigebla konsumo kaj krimoj kontraŭ la ekologio. La tago estas markita de pli ol 143 landoj. Ĉiun jaron, la programo disponigis temon kaj forumon por entreprenoj, neregistaraj organizoj, komunumoj, registaroj kaj famuloj por antaŭeniri pormediajn iniciatojn.

Tiu ĉi tago estas unu el kelkaj internaciaj tagoj pri naturkonservado, daŭripovo kaj ekologiismo. Similaj tagoj de Unuiĝintaj Nacioj inkluzivas Internacia tago de Naturo (la 3-an de marto), Internacia Tago de Forstoj (la 21-an de marto), Monda akvotago (la 22-an de marto), Tago de la Tero (la 22-an de aprilo), Monda Biodiverseca Tago (la 22-an de majo), internacia tago de la oceano (la 8-an de junio) kaj la internacia tago de la lukto kontraŭ dezertiĝo kaj trosekeco (la 17-an de junio).

Temaj jaroj[redakti | redakti fonton]

  • 2010: Multaj specioj. Unu planedo. Unu estonteco
  • 2011: Arbaroj: Naturo je via servo
  • 2012: Verda ekonomio: Ĉu ĝi inkluzivas vin?
  • 2013: Pensu, manĝu, konservu. Reduktu vian manĝpreson
  • 2014: Levu vian voĉon, ne la marnivelon
  • 2015: Sep miliardoj da sonĝoj. Unu planedo. Konsumu kun zorgemo.
  • 2016: Konekti homojn al naturo - en la urbo kaj sur la tero, de la polusoj ĝis la ekvatoro
  • 2017: Nula toleremo por la kontraŭleĝa faŭno-komerco
  • 2018: Batalo kontraŭ plasta poluo
  • 2019: Batalo kontraŭ aerpoluo
  • 2020: Tempo pri naturo
  • 2021: Restarigo de ekosistemo
  • 2022: Nur unu Tero
  • 2023: Solvaĵoj de plasta poluo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]