Monda heredaĵo en Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Armenio estas lando kun tre riĉa heredaĵo videbla en la tuta lando ĉefe konsistanta el monaĥejoj, arkeologiejoj kaj kulturaĵoj kiel tradiciaj muzikiloj, dancoj kaj kantoj. Kvankam nuntempe ĝi nur havas 3 enlistigitajn kiel Monda heredaĵo de UNESKO, ĝi havas liston de multaj aliaj kiuj kandidatiĝas por venonta eniro. Inter ili troviĝas la pagana templo Garni el la 1-a jarcento, la tombejo Noraduz el ĥaĉkaroj, la monaĥejo Ĥor-Virapo el la 4-a jc., la Monaĥejo Sevanavank ĉe la lago Sevan, Noravank el la 12-a jc., la ruinoj de la fortikaĵo Amberd inter aliaj.

Tipo Jaro Nomo Loko Bildo
Kulturaĵo 1996, 2005 Monaĥejoj Haghpat kaj Sanahin Lori
Haghpat-Nshan.jpg
Kulturaĵo 2000 Katedralo kaj preĝejoj de Eĉmiadzin kaj arkeologia ensemblo Zvartnoco Armaviro (provinco)
Echmiatsin cathedral 2.jpg
Kulturaĵo 2000 Monaĥejo Geghard kaj la Valo Azat Kotajko/Ararat
Geghard lion cross reliefs-IMG 2562.JPG

Listo de kandidatoj[redakti | redakti fonton]

La enlistigo estas la unua etapo por estonta kandidatiĝo kaj akcepto. Armenio prezentis la jenaĵojn:

Arkeologia loko kaj urbo Dvin

Kulturaĵo

Proponita en 1995

Yererouk Basilica.jpg La baziliko kaj arkeologia loko de Ereruk

Kulturaĵo

Proponita en 1995

Tatev Monastery.jpg La monaĥejoj Tatev kaj Tatevi Anapat kaj ĉirkaŭaj areoj de la valo de Vorotan

Kulturaĵo

Proponita en 1995

Noravank, Surp Astvatsatsin N.jpg La monaĥejo Noravank kaj la valo de Amaghu

Kulturaĵo

Proponita en 1996