Mondkonferenco menoanisma

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Mondkonferenco menoanisma (angle: Mennonite World Conference, MWK) estas internacia asocio de 100 menoanismaj eklezioj kaj komunumaroj originantaj de radikaj anabaptistmuloj. Tasko ĉefa estas flegi la senton komunan inter la diversaj grupoj sed ankaŭ la antaŭenigo de ekumenaj demandoj kune kun aliaj kristanoj.

Regule okazas konferencoj en la pli konkreto senco de la vorto. La lastpasinta estis en julio 2015 en Harrisburg (Pensilvanio) kun pli ol 8.000 partoprenintoj [1]. Antaŭe estis konferencoj ekz. en Asunciono aŭ en 2003 eĉ en Zimbabvo (la unua okazinta en Afriko).

Historio kaj priskribo[redakti | redakti fonton]

La unua tia konferenco fariĝis en 1925 en Bazelo okaze de la datreveno 400-a post la fondiĝo de la unua anabaptisma komunumo en Zuriko. Subtenadis tion ege la germana pastoro Christian Neff. Do jubileo 75-jara festitis en la jaro 2000.

Krom la grandaj internaciaj konferencoj ĉiun trian jaron okazas membrokunvenoj grandaj al kiuj sendatas delegitoj el la tuta mondo. Ekster tio oni engaĝiĝis en diversaj projektoj temantaj ekz. pri paco kaj evolu(ig)o de la homaro kaj de la fido. Januare la konferencanoj alvokas al monda komuna festodimanĉo, ĉar en la 21-a de januaro 1525 estiĝis en Zuriko la unua menoanisma komunumo. Tion memoru ĉiuj samkredantoj en al tuta mondo.

Membro-eklezioj en Germanlingvio estas:

  • Arbeitsgemeinschaft Mennonitischer Gemeinden in Deutschland
  • Konferenz der Mennoniten der Schweiz

Ligoj intimaj ekzistas kun Mennonite Central Committee (MCC).

Konferencoj[redakti | redakti fonton]

jaro loko temo
1925 Basel, CH Datreveno 400-a fondiĝa de la movado
1930 Gdansk, PL Mennonite Relief Efforts
1936 Amsterdam kaj Elspeet, NL Konvertiĝo de Menno Simons
1948 Goshen, Indiana kaj North Newton, US ne plu konata
1952 St. Chrischona, CH La Eklezio de Kristo kaj ĝia komisi(iĝ)o
1957 Karlsruhe, DE La evangelio de Jesuo Kristo monde
1962 Kitchener, Ontario, CA La sinjoreco de Kristo
1967 Amsterdam, NL La atesto de la Sankta Spirito
1972 Curitiba, BR Jesuo Kristo repaciganta
1978 Wichita, Kansas, US Reĝejo de Dio en mondo ŝanĝiĝanta
1984 Strasbourg, FR La Dia popolo servadas en espero
1990 Winnipeg, CA Atesti Dion en la hodiaŭa mondo
1997 Calcutta, IN Aŭskultu kion la Spirito rakontas al la Eklezioj
2003 Bulawayo, ZW Dividi donacojn en sufero kaj ĝojo
2009 Asunción, PY Kuniĝo sur la vojo de Jesuo Kristo
2015 Harrisburg, Pennsylvania, US Marŝadi kun Dio

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • C. Arnold Snyder (2002): Täuferische Saat - weltweites Wachstum. Die historische Mitte täuferischer Identität. Agape. ISBN 978-3887441036.
  • Tim C. Lind & Pakisa Shimika (2006): Teilen, was wir sind und haben. Als Kirche weltweit geben und empfangen. Neufeld Verlag, Schwarzenfeld.ISBN 978-3-937896-27-4.
  • Bernhard Ott (2007): Shalom. Das Projekt Gottes. Agape. ISBN 978-3887442033.
  • Alan Kreider, Eleanor Kreider & Paulus Widjaja (2008): Eine Kultur des Friedens. Gottes Vision für Gemeinde und Welt. Neufeld Verlag, Schwarzenfeld.ISBN 978-3-937896-63-2.
  • Alfred Neufeld (2008): Was wir gemeinsam glauben. Täuferisch-mennonitische Überzeugungen. Neufeld Verlag, Schwarzenfeld. ISBN 978-3-937896-68-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]