Christian Neff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Neff
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1863 (1863-02-18)
Morto 30-an de decembro 1946 (1946-12-30) (83-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo religiestro • teologo • pastoro
vdr

Christian NEFF (naskiĝinta la 18-an de februaro 1863 apud Ludwigshafen, mortinta la 30-an de decembro 1946 estis menoanisma teologo kaj historiisto germana.

Tombo de Neff en Weierhof

Vivo[redakti | redakti fonton]

Neff studis en Erlangen, Berlino kaj Tübingen teologion. En ĝi li influitis i.a. de la protestantisma teologo Theodor Zahn. Finstudinte li iĝis en 1887 paroĥo en Bolanden-Weierhof. Krom pastore li deĵoris ankaŭ instruiste por la fakoj religio, germana lingvo kaj historio.

Neff baldaŭ transprenis gravajn taskojn ene de la sudgermania menoanismaj komunumoj kaj vokitis en 1905 en la estraron por samfideluloj en la Germana Imperiestra Regno. En la jaro 1913-a li vojaĝis dum pluraj semajnoj en Nordan Amerikon por pliintensiigi la kontaktojn kun la fratojn tie. Li volis memori digne la fondon de la unua menoanisma komunumo kaj sekve (sukcese) proponis okazigi la unuan Mondkonferencon menoanisman en Bazelo. Ankaŭ la sekvintajn konferencojn (Gdańsk 1930, Amsterdamo 1936]] li ĉefrespondecis. Do tre korekte oni lin taksas la vera fondinto de tiaj konferencoj. Krome li engaĝiĝis pri la religia porjunulara laboro kaj kunfondis la Porjunularan ligon de la sudgermanaj menoanoj (Jugendwerk der süddeutschen Mennoniten).

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1925 Neff iĝis honora doktoro de la Universitato de Zuriko.

Publicista agado[redakti | redakti fonton]

Neff ankaŭ estis redaktoro de la (en 1941 malaperinta) gazeto "Mennonitischen Blätter" kaj kuneldonanto de la leksikono "Mennonitisches Lexikon". Ekster tio li laboris por eldono kaj enhavo de la kantolibro de 1910 kaj de la kalendaro "Christlichen Gemeinde-Kalender".

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Christian Neff en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]