Monflorite-Lascasas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monflorite-Lascasas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 468  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 6′ N, 0° 21′ U (mapo)42.095555555556-0.35499999999999Koordinatoj: 42° 6′ N, 0° 21′ U (mapo) [+]
Alto 436 m [+]
Areo 29,164411 km² ( 291 6.4 411 ha) [+]
Monflorite-Lascasas (Provinco Ŭesko)
Monflorite-Lascasas (Provinco Ŭesko)
DEC
Monflorite-Lascasas
Monflorite-Lascasas
Situo de Monflorite-Lascasas
Monflorite-Lascasas (Hispanio)
Monflorite-Lascasas (Hispanio)
DEC
Monflorite-Lascasas
Monflorite-Lascasas
Situo de Monflorite-Lascasas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monflorite-Lascasas [+]
vdr

Monflorite-Lascasas [monfloRIte lasKAsas] estas loĝlokoj kaj municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). La loknomo Monflorite estas komprenebla kiel "Flormonto", dum Lascasas estas komprenebla kiel "La domoj".

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lascasas.

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas oriente de la valo de la rivero Flumen proksime al provinca kaj komarka ĉefurbo, tute sude. La loĝloko Monflorite mem (436 msm) estas je 7 km sudokcidente de Huesca kaj Lascasas mem (408 msm) estas je 5 km sud de Huesca

Historio[redakti | redakti fonton]

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Je 1960-1970 kuniĝis Monflorite kaj Lascasas por formi novan municipon Monflorite-Lascasas, kun municipa ĉefurbo en Monflorite.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Monflorite-Lascasas akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis kaj poste oni plialtiĝis pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo, krom servoj propraj de dormurbo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejoj, ermitejo (foto de la tabelo), senjora turo de familio López de Gurrea (15-a jarcento) kaj ekstere naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo