Saltu al enhavo

Monica Lewinsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monica Lewinsky

Monica Samille LEWINSKY (23-an de julio 1973 en San Francisco, Kalifornio) laboris meze de la 1990-aj jaroj kiel staĝulino en la Blanka Domo, Pentagono en Vaŝingtono kaj atingis mondkonatecon per midzado de tiama usona prezidento Bill Clinton.

La seksa rilato senvualiĝis en 1998, kiam amikino de Lewinsky, Linda Tripp transdonis telefonparolajn partojn al la ŝtata advokato kaj eksterordinara komisiito Kenneth Starr.

Oni ekis senprezidentigan proceson kontraŭ Clinton pro falsa atesto, sed tio malsukcesis. Clinton pardonpetis al la nacio en televida parolo.

Lewinsky poste agadis kiel memstara komercistino en e-komerco. Ŝi vendas sub la etikedo „The Real Monica Inc.“ mansakojn en interreto, kiujn ŝi mem planis. Lewinsky havas ekde 1995 universitatan diplomon pri psiĥologio. En decembro de 2006, ŝi finis pluan studaĵon kun magistro-titolo pri socialpsiĥologio en la London School of Economics, kie ŝi studis ekde septembro de 2005.