Mono-panglottus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mono-plangottus estas projekto de pasigrafio proponita de hispano Pedro Bermuto en 1653 en Romo. Oni preskaŭ ne konas la projekton krome per skibaĵoj de Gaspar Schott. La celo de la aŭtoro estis krei universala lingvo al ĉiuj popoloj. Laŭ Schott, la projekto estas presebla en unu paperfolio (nuna A1) kaj estus bazita sur numeroj. La homo devis trovi la ideon en sia lingvo, "kalkuli" per tabelo de Bermuto, kaj apontis al alia homo aŭ skribi ĝin.

Ĉiuj ideoj estis metitaj en 45 klasoj, aŭ "gradoj", al ĉiu grado oni donas unu romian numeron. La subgrupoj de la "gradoj" aŭ "determinantoj" ricevas hindan numeron. Por marki la gramatikajn rilatojn, la aŭtoro metas numerojn kaj simboloj super aŭ sub "vortradiko". La numero 4 supermetata signifas la pluralon, unu Q supermetita signifas la infinitivon, ktp. Unu punkto (.) post la numero montras la nominativon kaj du punktoj (..) la genitivon, tri puntkoj (...), dativon, kvar akuzativon kaj kvin punktoj, la ablativon.

Specimeno:

  • XXXIX 4 XLII 8 111 1 .... XXXIII 47 LX 23 ...., XXXVI 17 .... 11 lo.. (Mi kredas en unu Dio ciŭpova, kreanto de la ĉielo).