Mons (Belgio)
Mapo de la municipoj en la provinco |
---|
Bazaj informoj |
urbestro: Nicolas Martin |
provinco: Henegovio |
geografia situo: 50°27'N; 3°56'E Mapo |
areo: 146,56 km² |
loĝantoj: 90.992 (2004-07-01) |
loĝdenso: 621 loĝantoj/km² |
horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
poŝtkodo: 7000 |
Mons (france: [MO:NS] aŭ nederlande: Bergen) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Mons ricevis la titolon en 1825. En 2015 Mons kune kun la ĉeĥia urbo Plzeň estos la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.
Urbodistriktoj
La urbo konsistas el la jenaj distriktoj: Ciply, Cuesmes, Ghlin, Flénu, Harmignies, Harveng, Havré, Hyon, Jemappes, Maisières, Mesvin, Mons, Nimy, Nouvelles, Obourg, Saint-Denis, Saint-Symphorien, Spiennes kaj Villers-Saint-Ghislain.
Esperanto en Mons
Kongreso por Internacia Ekonomio en 1905 en Mons esprimis la deziron, ke Esperanto estu instruata en lernejoj.
Eksteraj ligiloj
greke Oficiala retejo de la municipo (france)
|