Binche

| Binche | |||
|---|---|---|---|
| urbo | |||
|
| |||
| municipo en Belgio urbo de Belgio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | |||
| Provinco | |||
| Distrikto | |||
| Poŝtkodo | 7130 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | Laurent Devin | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 33 841 (2026) [+] | ||
| Loĝdenso | 525 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 50° 25′ N, 4° 10′ O (mapo)50.41030044.165163Koordinatoj: 50° 25′ N, 4° 10′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 61,48 km² (6 148 ha) | ||
| Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Binche [beŝ] estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en 1825. La municipo apartenas al la provinco Henegovio (la plej okcidenta) de la precipe franclingva regiono Valonio, kaj detale estas parto de la distrikto Thuin. Komence de januaro 2016 ĝi havis 33 445 loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2026 tie vivis 33 841 loĝantoj sur areo de 61,22 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 553 loĝantoj/km².
Ekde 1977 la municipoj Bray, Waudrez, Buvrinnes, Epinois, Leval-Trahegnies, Péronnes kaj Ressaix apartenas al Binche, la ĉefa municipo.
Binche havas la plej bone konservitan urbomuron de Belgio. Ĝi konstruiĝis dum la 13-a jarcento kaj apartenas al la dua remparo de la urbo. Binche havas famon ankaŭ pro sia karnavalo, kiu en 2003 estis agnoskata de UNESKO, kiel "Ĉefverko de parola kaj nemateria heredaĵo de la homaro".


Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/06, paĝo 16: Fama karnavalo en Binche verkita de Maxime Lechien.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la municipo (france)
- Retpaĝo pri la karnavalo (france)
- La 26 tradiciaj muzikaĵoj de la Karnavalo Arkivigite je 2009-02-28 per la retarkivo Wayback Machine (france)
| ||||||




