Monschau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Monschau
Burg Monschau 2.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 52156 [+]
Retpaĝaro www.monschau.de [+]
Demografio
Loĝantaro 12 352  (2015) [+]
Loĝdenso 131 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 33′ N, 6° 15′ O50.556.25Koordinatoj: 50° 33′ N, 6° 15′ O [+]
Alto 517 m [+]
Areo 94,6 km² (9 460 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Monschau
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Monschau [+]
v  d  r
Information icon.svg
la loka burgo dumvintre
urbocentra impreso borde de la rivereto Rur

Monschau estas germana urbo en la Federacia lando Nordrejn-Vestfalio, urba regiono Akeno. Fine de decembro 2017 la komunumo havis 11 649 loĝantojn.

Monschau estas unu el la plej pitoreskaj urboj en la okcidenta parto de la Ejfelo antaŭ la belga landlimo. Ĝi situas je 450m alteco. Ĝi situas en la mallarĝa, kurboplena kaj rokeca valo de la rivero Ruro, tie kie la “Laufenbach” kaj la “Schwalm” aŭ “Perlenbach” en la Ruron fluas.

La mallarĝaj stratoj estas ofte ligitaj per altaj ŝtonaj ŝtuparoj, hakitaj el la rokoj. La plej malnova parto de la urbo situas sur la maldekstra Rurobordo apud la piedo de la « Schlossberg ». Tie staras, laŭlonge de la malnova « Pfarrkirche », konstruita en 1649, en la « Kirchstrasse », ankoraŭ belaj trabfasadaj domoj, i.a. la estinta « Rathaus » el la 17a jarcento. Alia vidindaĵo estas la ruino de la kastelo, kiu parte funkcias kiel junulargastejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • la “Unterburg”
  • la Azenoturo
  • la domo de la komandanto
  • la burgokapelo (konstruita antaŭ 1369)
  • la estinta kazerno (nun hospitalo)
  • la gotika pordego kun la du turoj en la “Oberburg”
  • la defendmuro ĉirkaŭ la “Vorburg”
  • la kastelturo
  • subtera ŝtuparkoridoro
  • trabfakaĵaj domoj
  • Monaĥejo Reichenstein en Kalterherberg, urbokvartalo de Monschau

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]