Montaro Velence
La Montaro Velence hungare ’’Velencei-hegység’’ estas tre malgranda montaro en Hungario, en Transdanubio (en departemento Fejér laŭ norda bordo de Velence (lago). Ĝi estas kvazaŭ montetaro, sed ankaŭ origine hungare ĝi estas montaro.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- areo: 80 km²
- Plej alta punkto estas Meleg-hegy (_Monto varma) 352 m-
- geologio: iama vulkanaĵo, precipe granito
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Estis tempo, kiam oni minadis en la montaro ŝtonojn kaj ercojn, sed ankaŭ tiam tio estis sensignifa. Tiu montareto estas unika en la lando laŭ geologia vidpunkto, tial ĝi estas ŝatata renbkontejo de geologoj. Ankaŭ turistoj ofte vizitas ĝin. Ĉe vilaĝo Nadap situas la ĉefa nivela punkto de Hungario. Aliaj menciindaj vilaĝoj estas Pákozd kaj Sukoró.
En la montareto 2 fontoj, arboreto kaj multe da kavoj ne longaj estas videblaj. Parte herboj, parte arboj (plej ofte kverkoj) kovras la montareton. Ĉe la sudaj deklivoj foje-foje oni kultivas vitojn.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1]
- [2] Arkivigite je 2008-06-13 per la retarkivo Wayback Machine