Montay
Montay | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Cambrai |
Kantono | Le Cateau-Cambrésis |
INSEE kodo | 59412 [+] |
Poŝtkodo | 59360 |
Kodo laŭ INSEE | 59412 |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Pierre Leblon 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 339 (2 007) |
Loĝdenso | 62 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 3°32′29″N 50°07′11″O / 3.54139°N, 50.11972°O (mapo) Koordinatoj: 3°32′29″N 50°07′11″O / 3.54139°N, 50.11972°O (mapo) |
Alto | 77 m - 146 m |
Areo | 5,51 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 07′ 11″ Nordo 3° 32′ 29″ Oriento / 50.1197222222 °N, 3.54138888889 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Montay [+] | |
Montay estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 339 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2007.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Montay situas en la natura regiono Cambrésis, de kiu Cambrai estas la historia ĉefurbeto. Tiu regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. La areo ĉirkaŭ la urbeto Le Cateau-Cambrésis restas tamen sufiĉe proksima al Avesnois : ankoraŭ videblas verdaj paŝtaĵoj kaj heĝoj kaj ne la agroj de Cambrésis.
Montay etendiĝas sur 5,51 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo spertis du tre malfacilajn batalojn dum la Unua mondmilito, unue en aŭgusto 1914 kaj due en novembro 1918. Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Pierre Leblon, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La preĝejo, dediĉita al Johano la Baptisto, entenas kesteton kun relikvoj de la sanktulo. Videblas tombŝtono, kiu devenas de sarkofago de la 8-a jarcento.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Montay apartenas al la kantono de Le Cateau-Cambrésis, kies ĉefurbo estas Le Cateau-Cambrésis. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.