La montenegra lingvo (montenegre Црногорски језик/Crnogorski jezik) estas sudslava lingvovariaĵo kaj la oficiala lingvo de la ŝtato Montenegro. Iuj homoj konsideras ĝin parto de plurcentra serbokroata lingvo aŭ de la serba lingvo, aliaj tamen konsideras ĝin propra lingvo.
Interkompreniĝo kun parolantoj de la serba, bosna aŭ kroata lingvoj kutime funkcias senprobleme, ĉar la diferencoj fakte malgrandas.