Monteto de Tiscapa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monteto de Tiscapa
monto
Alteco 150 m
Situo en la urba teritorio de Managvo, Nikaragvo
Geografia situo 12° 8′ N, 86° 15′ U (mapo)12.136388888889-86.251388888889Koordinatoj: 12° 8′ N, 86° 15′ U (mapo) f4
Monteto de Tiscapa (Nikaragvo)
Monteto de Tiscapa (Nikaragvo)
DEC
Monteto de Tiscapa
Monteto de Tiscapa
Situo de Monteto de Tiscapa
Map
Monteto de Tiscapa
vdr
Monumento dediĉita al Generalo Sandino en la monteto de Tiscapa Sandino.

La monteto de Tiscapa estas malgranda monteto formita de antikva vulkano, kiu situas en la urbo Managvo. Ĝi estas tre grava en la historio de Nikaragvo. En ĝia kratero troviĝas la Lageto de Tiscapa.

Ĝia situo sude de la malnova centro de Managvo kaj geografia alteco, igis ĝin strategian lokon pro ĝia facila defendeblo kaj tuta vido al la urbo.

En 1894 dum la prezidanteco de la generalo José Santos Zelaya López oni konstruis la unuan fortikaĵon tie.

En 1934, la generalo Augusto C. Sandino estis kaptita, kiam li malsupreniris la monteton post la subskribo de packontrakton en la Prezidenta Palaco kun la tiama prezidanto Juan Bautista Sacasa kaj la generalo Anastasio Somoza García, kiu tiam estis ĉefdirektoro de la Nacia Gvardio de Nikaragvo (GN).

Norde de la monteto ekzistis ebenaĵo konata kiel Marsa Kampo, kie la Nacia Gvardio okazigadis ĝiajn militajn paradojn. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]