Monto Bolivaro
Pico Bolívar aŭ Monto Bolivaro estas la plej alta monto en Venezuelo, je 4,978 metroj.[1] Situa en Merida Ŝtato, ties pinto estas permanente kovrita el neĝo kaj estas malgrandaj glaĉeroj. Ĝi povas esti atingita nur perpiede; la Merida telfero, nome la plej alta telfero en la mondo, atingas nur Pico Espejo. El tie ĝi eblas grimpi al la Monto Bolivaro. La monto estas nomita laŭ la heroo de la Venezuela sendependeco Simón Bolívar.
La Monto Bolivaro estas situa en la monto antaŭe nomita La Columna, proksima al El León (La Leono, 4,743 m) kaj El Toro (La Virbovo, 4,695 m). La nova nomo estis sugestita de Tulio Febres Cordero en 1925. Ĝi estis oficiale renomita la 30an de Decembro, 1934.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- Pérez O, Hoyer M, Hernández J, Rodríguez C, Márques V, Sué N, Velandia J, Deiros D. (2005). "Alturas del Pico Bolívar y otras cimas andinas venezolanas a partir de observaciones GPS" Interciencia. 30 (4). [1] Arkivigite je 2006-11-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Jahn, A. "Observaciones glaciológicas de los Andes venezolanos" Cult. Venez. 1925, 64:265-80
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Pérez et al (Sep. 2005): "Alturas del Pico Bolívar y otras cimas andinas venezolanas a partir de observaciones Gps." INCI v.30, n.4, Caracas sep. 2005. Alirita 2012-09-27. hispane