Elbruso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Monto Elbruso)
Elbruso
Monto Elbruso
Elbruso vidita el pinto Pik Ukju (regiono Bezengi),
fakte vidiĝas la orienta pinto, t.e. la malpli alta.
monto
Alteco 5 642 m
Situo  Rusio
Montaro Granda Kaŭkazo
Elstareco 4741 mfd2
Geografia situo 43° 21′ N, 42° 26′ O (mapo)43.3542.433333333333Koordinatoj: 43° 21′ N, 42° 26′ O (mapo) f4
Elbruso (Respubliko Kabardio-Balkario)
Elbruso (Respubliko Kabardio-Balkario)
DEC
Elbruso
Elbruso
Situo de Elbruso
Elbruso (Rusio)
Elbruso (Rusio)
DEC
Elbruso
Elbruso
Situo de Elbruso
Map
Elbruso
Aĝo 10 milionoj da jaroj
Unua grimpo 1874, Frederick Gardiner, Florence Crauford Grove, Horace Walker kaj Peter Knubel
Plej facila montgrimpo Baza neĝa/glacieja grimpo
Mineraloj Stratovulkano
Rimarko Plej alta monto de Rusio
vdr
Tridimensia prezento de Elbruso

La monto Elbruso (ruse Эльбрус, balkare Минги тау, Mingi tau) estas kun 5642 metroj super la marnivelo la plej alta monto de Rusio. Ĝi apartenas al la norda Kaŭkazo kaj situas 11 km de la landlimo kun Kartvelio. Depende kiel oni difinas la internan limon de Eŭrazio, Elbruso apartenas aŭ al Eŭropo kaj estas do ĝia plej alta pinto (kaj ne la Blanka Monto) aŭ al Azio. La monto estas nuntempe malaktiva vulkano kun multaj glaĉeroj.

Unuaj grimpoj[redakti | redakti fonton]

La supro de la malsupra pinto de Elbruso estis atingita por la unua fojo je la 10-a de julio 1829 (julia kalendaro) fare de Killar Kashirov, karaĉaja gvidisto por scienca ekspedicio de la Rusa Imperia Armeo, estrita de la generalo Emmanuel.

La unuan grimpon de la okcidenta supro (ĉirkaŭ 40 m pli alta ol la antaŭa) sukcesis, la 28-an de julio 1874, brita ŝnurkamaradaro gvidita de Florence Crauford Grove konsistanta el Frederick Gardiner, Frederick Gardner, Horace Walker kaj la svisa Peter Knubel.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La Elbrus-Telfero, kiu komenciĝas en Polana Asau donas aliron al skiregiono en alteco de 3500 m super la marnivelo. La aertelfero estis konstruita en la jaro 1968. Ekzistas projekto pri dua telfero ĝis la pinto, sed estas duba, ĉu iam troviĝos mondonantoj por la projekto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Reya, Prof. D-ro Oskar : Mia ascendo al Elbruso, Geografia Revuo, 1(1), 17-19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]