Monto Igueldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Igueldo
monto
Alteco 181 m
Situo Hispanio
Donostio
Montaro Sierra de Mendizorrotz
Geografia situo 43° 19′ N, 2° 1′ U (mapo)43.3207-2.0093Koordinatoj: 43° 19′ N, 2° 1′ U (mapo) f4
Igueldo (Donostio)
Igueldo (Donostio)
DEC
Igueldo
Igueldo
Situo de Igueldo
Map
Igueldo
vdr

Monto Igueldo (konata en la eŭska kiel "Igeldo", "Txubillo" aŭ "Hiru Txubilloak") situas okcidente de la urbo Donostio kaj oriente de la kvartalo Igeldo kaj ĝia pinto altas 181 metrojn super la marnivelo. Ĝi estas unu el la tri pintoj videblaj de la Golfeto de La Konko, kune kun la insulo Sankta Klara kaj la monto Urgull.

La nomo "Hiru Txubilloak" rilatas al la tri pintoj kiuj videblas sur la monto Igueldo. La plej orienta estas la ĉefa pinto kaj estas konata kiel "Igueldo" aŭ "Txubillo"; la plej okcidenta estas konata kiel "Millabier".[1]

Hodiaŭ, ĉe la supro de la monto estas Hotelo Mercure Monte Igueldo kaj Amuzparko Monte Igueldo. Por grimpi al la supro oni povas preni la funikularon Igueldo. Siatempe estis lumturo sur la pinto, sed ĝi estis translokigita sur la deklivo de la monto, cedante lokon al la nuna lumturo sur la monto Igueldo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tellabide, Josu; Agirresarobe, Asier; 101 bazter Donostiako (55 or).