Monto Piedras Blancas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Monto Piedras BlancasMonto Blankaj Ŝtonoj kaj en hispana Pico Piedras Blancas (konata ankaŭ kiel Misamán), je 4 737 m, estas la plej alta monto de la montaro Sierra de la Culata en la Mérida Ŝtato, kaj la kvina plej alta monto en Venezuelo. Ties nomo, signife "Blankaj Ŝtonoj", estas de necerta origino, ĉar la masifo estas hegemonie griza en koloro (tamen, vidu [1]). Monto Piedras Blancas ne havas glaĉerojn. Tamen, sezonaj neĝofaloj povas por mallonge kovri siajn flankojn. El ties montopinto kaj dum klaraj kondiĉoj, estas videbla la Lago Maracaibo. Unu el la alirejoj por atingi la bazon de la monto estas tra la Kondora Rezervejo Mifafí, kiu estas hejmo de kelkaj specimenoj de tiu anda birdo.

Iama mezuro de 4 762 metroj, donita de Jahn en 1910, estis korektita al 4 737 metroj en 1951. Tiu lasta mezuro estis konfirmita de esplorado per GPS de 2002.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kvankam estas iome da necerteco rilate al la nomo de la monto, estas loka legendo ĉirkaŭ la origino de la montoj kaj ĉirkaŭaj lagetoj ĉe la Páramo de Piedras Blancas. Ĝi rakontas pri la lamento de la lokaj virinoj indiĝenaj kiam la konkistadoroj mortigis siajn edzojn. Dio, kortuŝita pro "la sufero de siaj filinoj", kaj dezirante malpliigi ties grandan bedaŭro, konvertis ilin en montoj, sed eĉ tiam tiuj "montoj" ploris, kio originigis ties "larmojn" kiel la lokaj lagetoj. Se ajna larmo restis ene de ajna floro frailejón, aŭ de la tereno, ĝi iĝus "ŝtono tiom blanka kiom lakto, el kiuj estas miloj en la montopintoj de Páramo de Piedras Blancas".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Silva, Gustavo (2001). "Los Picos más altos del Estado Mérida-Venezuela". Rev. Geog. Venez. 42 (1)[1]
  • Pérez, O; Hoyer, M; Hernández, J; Rodrígez, C; Márques, V; Sué, N; Velandia, J; Deiros, D (2005). "Alturas del Pico Bolívar y otras cimas andinas venezolanas a partir de observaciones GPS". Interciencia. 30 (4). [2]
  • "Determinan la altura exacta del Pico Bolívar" (2003). Instituto Geográfico de Venezuela Simón Bolívar. IGVSB-BG No 14. [3]
  • Laffaille, Jaime. "Las montañas que lloran". [4]