Monumento Ames

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento Ames
monumento [+]
Koordinatoj41° 7′ 52″ N, 105° 23′ 53″ U (mapo)41.131004-105.3981191Koordinatoj: 41° 7′ 52″ N, 105° 23′ 53″ U (mapo)

ArkitektoHenry Hobson Richardson

Estiĝo1880-aj jaroj

Monumento Ames (Vajomingo)
Monumento Ames (Vajomingo)
DEC
Monumento Ames
Monumento Ames
Lokigo de Vajomingo en Usono

Map
Monumento Ames
Vikimedia Komunejo:  Ames Monument [+]
vdr
Monumento Ames, el Hermosa Road, Albany, Vajomingo. Foto de Richard Koenig; 15a de Septembro 2011.

La Monumento Ames estas granda piramido en Kantono Albany, Vajomingo, Usono, desegnita de Henry Hobson Richardson kaj dediĉita al la fratoj Oakes Ames kaj Oliver Ames, Jr., financistoj de la fervoja kompanio Union Pacific Railroad. Ĝi markis la plej altan pinton de la Unua Transkontinenta fervojo, je 2 514 m.s.m.[1]

La urbo Sherman kreskiĝis ĉirkaŭ ĝi, sed tiam Union Pacific translokigis siajn relojn suden, lasante Sherman kiel fantoma urbo.

Oliver servis kiel prezidanto de Union Pacific Railroad el 1866 ĝis 1871,[2] dum Oakes, usona reprezentanto el Masaĉuseco, asertis preskaŭ-totalan kontrolon de ties konstruado. En 1873, esploristoj implikis Oakes en fraŭdo asocia kun la financado de la fervojo. La Kongreso sekve cenzuris Oakes, kiu rezignis en 1873[3] kaj mutis tuj poste.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Ames Monument". Arkivita el la originalo en 2010-09-25.
  2. Ochsner, Jeffrey Karl (1984). H.H. Richardson, complete architectural works. MIT Press.
  3. State wants to attract more visitors to railroad monument, de JODI ROGSTAD. Associated Press. 7a de Decembro, 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]