Monumento al la geto-herooj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento al la Geto-Herooj
האנדרטה לזכר מרד גטו ורשה

מאָנומענט פֿאַר די געטאָ העלדן אין ווארשע
Pomnik Bohaterów Getta w Warszawie

monumento
Prezento
Arkitekto Nathan Rappaport
Dato de konstruo 1948
Geografio
Lando Pollando
Loko Varsovio
Adreso strato de Ludoviko Zamenhof en Varsovio
Geografia situo 52° 14′ 59″ N, 20° 59′ 38″ O (mapo)52.24972220.993889Koordinatoj: 52° 14′ 59″ N, 20° 59′ 38″ O (mapo)
Monumento al la Geto-Herooj (Varsovio)
Monumento al la Geto-Herooj (Varsovio)
DEC
Monumento al la Geto-Herooj
Monumento al la Geto-Herooj
Monumento al la Geto-Herooj
Situo de Monumento al la Geto-Herooj

Map

vdr

La Monumento al la Geto-Herooj (hebree האנדרטה לזכר מרד גטו ורשה, jide מאָנומענט פֿאַר די געטאָ העלדן אין ווארשע, pole Pomnik Bohaterów Getta) estas monumento en Varsovio, Pollando, festanta la ribelon de la varsovia geto en 1943 dum la Dua Mondmilito. Ĝi situas rekte ĉe la Strato de Ludoviko Zamenhof en Varsovio, en la loko kiu antaŭe estis parto de la Varsovia geto, kie okazis la unua armita kolizio de la ribelo. De aŭgusto 1942 ĝis la fino de la Varsovia geto tiu estis la lasta loko de la varsovia Judenrat, la Juda Konsilio de Pliaĝuloj kiu formiĝis laŭ ordono de la naziaj okupantoj.

La monumento estis konstruita parte el nazi-germanaj ŝtonblokoj origine alportitaj al Varsovio en 1942 fare de la la nzia arkitekto Albert Speer por liaj planitaj verkoj. La finita monumento estis formale inaŭgurita en aprilo 1948.

Inter la jaroj 2009 kaj 2013 rekte apud la monumento estis ankoraŭ konstruita nova Muzeo pri Historio de Polaj Judoj. La malfermo de la muzeo, ankaŭ ĉe la strato de Ludoviko Zamenhof en Varsovio, estis internacie multe atentata. En 2016 ĝi honoriĝis per la Premio plej bona eŭropa muzeo.