Morala ago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Difiniĝas morala ago la ago kiu koncernas la amplekson de la natura morala leĝo aŭ de alia morala leĝo pozitiva elmetita de la aŭtoritato kiu tion rajtas fari.

La ago antaŭ la morala leĝo povas esti laŭmorala aŭ mallaŭmorala, sed antaŭ la konscienco ĝi estas ĉiam morala ĉar rilatas al moralo

Ekzemple, la ago kiu koncernas la obeo aŭ malobeo al la konscienca ordono "Ne mortigu”.

Ankaŭ la Hilela principo de la Ora regulo "Kion vi ne deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ ne faru al ili" aŭ tiu Jesuo Jesua "Kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same" tion kio”[1] [2]povas esti morala se intencita kiel konsciana ordono ,se ĝi, male etas intencita kiel sinteno por la bona ordinado de la socia vivo, ĝi estas nura normo apartenanta al la prudento.

Postulitaj kvalitoj de la laŭmorala ago[redakti | redakti fonton]

Por konsistigi laŭmoralan agon devas kuniri tri elementoj:

  • La unua estas la objekto, nome la celo propra, intrinseka al la ago. Se la objekto estas morale bona, la ago estas bona, se estas morale malbona ĝi estas malbona, se estas morale nek bona nek malbona, ĝi estas morale senvalora, nome indiferenta (Adiaphora adiafora),
  • La dua koncernas la cirkonstancojn: ili estas la faktaj kondiĉoj en kiuj la ago realiĝas. Ili respondas al la demandoj: kiu, kie, kio, kiam, kvanto, kiel, kial. Ili povas influi sur la objekto substance aŭ marĝene: en la unua kazo la ago ŝanĝas la objekton (ekzemple kaŝi la veron por eviti panikon ne estas mensogi, estas nur ago por protekti; aŭ perforti la agresanton por laŭleĝe sin defendi ne estas malamikeco, estas ago por defendi senkulpulon); en la dua kazo ili pliigas aŭ malpliiĝas la bonon aŭ la malbonon de la ago aŭ igas bona aŭ malbona indiferentan (adiaforan) agon. Ĉiukaze, cirkonstanco aŭ malbona celo igas malbona agon bonan pro ĝia objekto.
  • La tria elemento estas ĝuste la intenco kiu konstituas la subjektivan celon kiu movas al la ago. Ankaŭ tiu kontribuas igi bona aŭ malbona indiferentan agon. Cirkonstanco aŭ nova celo, male, ne igas bona agon intrinseke malbonan.

Por ke la ago fariĝu malbona sufiĉas la malĉeesto ankaŭ de unu sola. Estas agoj intrinseke malbonaj, kiujn neniam licas voli, ĉar ilia elektiĝo kuntrenas moralan malbonon – la pekon – kiun ne estas konsentite plenumi.

En la medio kristana troviĝas la Katekismo de la Katolika Eklezio, kiu instruas:

La moralo de la homaj agoj devenas el tri fontoj: el la elektita objekto, kiu povas esti vera aŭ ŝajne bona; el la intenco de la aganta persono, nome el la celo por kiu oni agas; el la cirkon¬stancoj de la ago, inkluzive de la konsekvencoj. (Katekismo de la Katolika Eklezio 1750- (367 en la Kompendio de la katekismo de la Katolika Eklexio [1].

Morala ago laŭ diversaj kulturoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Mt 7,12): "Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili, ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj".
  2. La vera morala normo de kristanismo estas amu la homojn tiom kiom ilin amas Kristo (Vidu epistolojn de Sankta Paŭlo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]