Morasverdes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morasverdes
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37590
Demografio
Loĝantaro 245  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 36′ N, 6° 17′ U (mapo)40.601666666667-6.2755555555556Koordinatoj: 40° 36′ N, 6° 17′ U (mapo) [+]
Alto 894 m [+]
Areo 51,88 km² (5 188 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Morasverdes (Provinco Salamanko)
Morasverdes (Provinco Salamanko)
DEC
Morasverdes
Morasverdes
Situo de Morasverdes
Morasverdes (Hispanio)
Morasverdes (Hispanio)
DEC
Morasverdes
Morasverdes
Situo de Morasverdes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Morasverdes [+]
vdr

Morasverdes estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo. Morasverdes estas tradukebla al Verdaj rubusoj.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 51,88 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 269 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 600 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Dios le Guarde, Aldehuela de Yeltes, Tenebrón, Serradilla del Arroyo kaj El Maíllo.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]