Moravia Slovakio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Moravia Slovakio (ĉeĥe Slovácko, Moravské Slovácko /traduke ne egala al Moravia Slovakio/, antaŭe Moravské Slovensko /laŭvorte Moravia Slovakio/, en Esperanto kelkaj proponas Slovacio) estas etnografia regiono en sudorienta Moravio, en Ĉeĥio. Ĝi estas tradicia regiono tipa per siaj fortaj folkloraj tradicioj kaj sia dialekto de la ĉeĥa lingvo, kiu multe similas al la slovaka lingvo. La teritorio de la regiono ne estas oficiale difinita, sed kutime oni konsideras ĝin la regiono de la iamaj administraj distriktoj Uherské Hradiště, Hodonín, Zlín kaj Břeclav.


Eksteraj ligiloj

  • Slovácko.cz - Interreta servilo de la turisma regiono Slovácko (ĉeĥe, slovake, angle, germane, pole)