Morecambe Bay Esperanto-Societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Morecambe Bay Esperanto-Societo (Morecambe Bay Esperanto Society) kunvenas en kelkaj urboj de norda Lankaŝiro kaj suda Kumbrio. La Societo eldonas la ĵurnaleton De Maro al Kamparo.

La unua kunveno de MBES okazis la 5-an de oktobro 1968. Ĝia unua prezidanto estis la eminenta aŭtorino Doktorino Marjorie BOULTON, kiu tiam loĝis en la Laga Distrikto.

La societo estas filia al la Nord-Okcidenta Federacio de Esperanto-Asocio de Britio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]