Laga Distrikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laga Distrikto
Keswick Panorama - Oct 2009.jpg

Supermara alteco978 m [+]
Koordinatoj54° 30′ 0″ N, 3° 10′ 0″ U (mapo)54.5-3.1666666666667Koordinatoj: 54° 30′ 0″ N, 3° 10′ 0″ U (mapo)
Plej alta punktoScafell Pike [+]
Areo2 362 km² (236 200 ha) [+]

Laga Distrikto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Lake District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Laga Distrikto (Lake District) estas nacia parko en la provinco Kumbrio en la nordokcidento de Anglio. Ĝi estas unu el dek tri naciaj parkoj en Britio.

Ĝi estas monta regiono. Ĉiuj montpintoj en Anglio pli altaj ol 900 metroj super marnivelo situas en ĉi tiu areo. La plej alta montpinto en Anglio estas la pinto de Scafell Pike (978 m).

La Laga Distrikto havas 16 lagojn. La plej konataj estas: Windermere (14,7 km²), Coniston Water, Ullswater, Thirlmere, Derwent Water kaj Bassenthwaite-Lago.

La klimato estas humida: Multe pluvas kaj neĝas. Vivrimedoj estas ŝafobredado kaj forstokulturo. Ankaŭ turismo jam ekde longa tempo estas grava ekonomia faktoro.

Dum la jaro 2001, la regionon multe tuŝis afta febro inter farmbestoj. Krom la farmistoj mem, suferis ankaŭ preskaŭ ĉiuj kiuj dependis de la turismo, pro tio ke la aliro al la kamparo estis malpermesita por provi regi la disvastiĝon de la malsano, kaj multaj tiamaj vizitontoj nuligis siajn planitajn vojaĝojn tien.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Windermere.jpg
Scafells.jpg
Borrowdale from Grayrigg Forest.jpg
STEAMER ON ULLSWATER.jpg