Moreira da Silva
Moreira da Silva | |
---|---|
Naskonomo | Antônio Moreira da Silva |
Kromnomo | Kid Moringueira |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1902 en Rio-de-Ĵanejro |
Morto | 6-an de junio 2000 (98-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro |
Ĝenroj | sambo sambo-kanzono halt-sambo |
Profesio | muzikisto |
Instrumentoj | voĉo |
Aktivaj jaroj | 1931 – 2000 |
Persona informo | |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Antônio Moreira da Silva (Rio de Janeiro, 1-a de aprilo 1902 — Rio de Janeiro, 6-a de junio 2000) estis brazila kantisto kaj komponisto, ankaŭ konata kiel "Kid Moringueira" (portugale kaj angle: "Knabo de la Moringo").
Biografio[redakti | redakti fonton]
Moreira estis la unua filo de Bernardino de Sousa Paranhos, trombonisto de la polico de Rio de Janeiro kaj de S-rino Pauladina de Assis Moreira.
Vilaĝano de Tijuca, kreskiĝinta en la Monto de la Saliko, li nur komencis la studadon je la aĝo de naŭ jaroj, sed forlasis la lernejon du jarojn poste, kiam la patro forpasis. Li laboris en fabrikoj, en teksejoj, kiel taksiisto kaj ambulanco-ŝoforo.
Konsiderata la kreinto de la halt-sambo, Moreira da Silva komencis la muzik-karieron en 1931, kun la kantoj Ererê kaj Rei da Umbanda. En 1992, li estis temo de karnavala parado de la sambo-lernejo Unidos de Manguinhos. En 1995 li registris "Os 3 Malandros In Concert" (portugale kaj angle "La 3 friponoj en koncerto") kun Dicró kaj Bezerra da Silva, je la aĝo de 93 jaroj.
En 1996, li estis temo de la libro "Moreira da Silva - O Último dos Malandros" (portugale: "Moreira da Silva - La lasta de la friponoj"). En sia lasta jaro, 98-jaraĝa, li ankoraŭ sin prezentis en koncertoj.
Kelkaj sukcesoj[redakti | redakti fonton]
- Implorar (1935);
- Jogo Proibido (1937);
- Acertei no Milhar (1940);
- Amigo Urso;
- Fui a Paris;
- Na Subida do Morro;
- O Rei do Gatilho (1962);
- O Último Dos Moicanos (sekvo de O Rei Do Gatilho) (1963)
Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Moreira da Silva Arkivigite je 2009-03-02 per la retarkivo Wayback Machine