Moriscos (municipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moriscos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37430
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 552  (2023) [+]
Loĝdenso 46 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 5° 35′ U (mapo)41.008333333333-5.5833333333333Koordinatoj: 41° 0′ N, 5° 35′ U (mapo) [+]
Alto 844 m [+]
Areo 12,08 km² (1 208 ha) [+]
Moriscos (Provinco Salamanko)
Moriscos (Provinco Salamanko)
DEC
Moriscos
Moriscos
Situo de Moriscos
Moriscos (Hispanio)
Moriscos (Hispanio)
DEC
Moriscos
Moriscos
Situo de Moriscos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moriscos (municipio) [+]
vdr

Moriscos estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo La Armuña. Moriscos estas komprenebla etimologie kiell Moriskoj alude al iu morisko (posteulo de islamano kiu restis) kiu loĝis tie en epoko de reloĝado: iam la nomo aperis registrite singulare kiel Morisco.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Moriscos kaj la senhomejoj Granja Capea kaj La Estación, okupas totalan areon de 12,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 459 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj sed akiris el la fino de la jarcento 300 loĝantojn pro proksimeco al la provinca ĉefurbo. Ĝi distas nur 11 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]