Morris Minor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morris Minor
Morris Minor Serio 2 (1953)
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Morris
Produktkvanto 1 368 291 (1948–1971)
Dezajnisto Alec Issigonis
Motoro kaj transmisio
Motoro 4-cilindra motoro 803 cm³
Pezo kaj povumo
Pezo 1 708 lb (775 kg) (4-porda)
Ĉasio kaj karoserio
Karoserio Pluraj variantoj
Dimensioj
Longeco 148 in (3 759 mm)
Larĝeco 60 in (1 524 mm)
Alteco 60 in (1 524 mm)
Modeloj
Antaŭa modelo Morris Eight
Sekvanta modelo Morris 1100, Morris Marina
vdr

La Morris Minor estas brita aŭtomobilo kiu estis unue prezentita en aŭtomobila ekspozicio en Earls Court, Londono, la 20-an de septembro 1948. Dezajnita sub la direkto de Alec Issigonis, pli ol 1,3 miliono da ekzempleroj estis produktitaj inter la jaroj 1948-1971. Unue havebla kiel 2-porda kupeo aŭ kabrioleto, la gamo iom post iom vastiĝis por inkluzivi 4-pordan aŭton en 1950 kaj lignecan kombiaŭton (the Traveller), komercan aŭton kaj ŝarĝaŭteton en 1952.

La Morris Minor (kromnomita: "Moggie") estis produktita en tri serioj, Serio I, Serio II (1952) kaj fine la serio 1000 (1956).

Bild-galerio[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]