Morto de Dio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La frazo «Dio mortis» (en germana lingvo Pri tiu ĉi sono Gott ist tot), ankaŭ konata kiel morto de Dio, estas ofte atribuita al la germana filozofo Friedrich Nietzsche. Tamen, ĝi jam aperas ĉe Hegel (Fenomenologio de la Spirito, FCE, 435) kaj eĉ ĉe Dostoievski (La fratoj Karamazov).

«Dio mortis» ne volas signifi laŭlitere ke «Dio efektive mortis»; estas la maniero de Nietzsche diri ke la ideo pri Dio en si mem ne povas agi kiel fonto de morala aŭ teologia kodo. Nietzsche agnoskas la krizon kiun la morto de Dio reprezentas por la ekzistantaj moralaj konsideroj.

La morto de Dio volas diri ke la homoj ne kapablas kredi je ajna kosma ordo de kiam ili ne plu agnoskas ĝin. La morto de Dio kondukos, laŭ Nietsche, ne nur al la malakcepto de la kredo je fizika aŭ kosma ordo, sed ankaŭ al la malakcepto de la absolutaj valoroj — la malakcepto de la kredo je objektiveco kaj je universala morala leĝo, kiu regas super ĉiuj estuloj. Tiel do, la perdo de bazo de absoluta moralo kondukas al nihilismo. Pri tiu ĉi nihilismo Nietzsche laboris por trovi solvon al la revalorigado de la fundamentoj de la homaj valoroj.