Fjodor Dostojevskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dostoievski)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fjodor Dostojevskij
Фёдор Михайлович Достоевский
Fjodor Dostojevskij
Naskiĝo 11-a de novembro 1821
en Rusia imperio Moskvo, Rusia Imperio
Morto 9-a de februaro 1881
en Rusia imperio Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio
Nacieco ruso
Sukcesis kiel verkisto
Artista celigo romanoj
Reprezentaj verkoj Krimo kaj puno
Fratoj Karamazov
Malriĉaj homoj
v  d  r
Information icon.svg

Fjodor Miĥajloviĉ DOSTOJEVSKIJ (ruse Фёдор Миха́йлович Достое́вский; [1], literumita Fyódor Mikháylovich Dostoyévskiy, naskiĝis la 11-an de novembro 1821 en Moskvo; mortis la 9-an de februaro 1881 en Sankt-Peterburgo)[2][3] estis rusa verkisto, nome romanisto, novelisto, eseisto, ĵurnalisto kaj filozofo. Li estas konsiderata de multaj kiel unu el la plej grandaj romanverkistoj en la historio pro profunda psikologio de la figuroj. La verkoj de Dostojevskij esploras homan psikologion en la agititaj politikaj, sociaj, kaj spiritaj atmosferoj de la 19a-jarcenta Rusio, kaj eniras en vario de filozofiaj kaj religiaj temoj. Liaj plej laŭdataj verkoj estas Krimo kaj puno (1866), La Idioto (1869), La Demonoj (1872) kaj La fratoj Karamazov (1880). La verkaro de Dostojevskoj konsistas el 11 romanoj, tri noveloj, 17 rakontoj kaj nombraj aliaj verkoj. Multaj priliteraturaj kritikistoj taksas lin kiel unu el la plej grandaj psikologoj en la tutmonda literaturo.[4] Lia noveloj de 1864 nome Leteroj Elsubteraj estas konsiderata unu el la unuaj verkoj de la literaturo de ekzistadismo.

Naskiĝinta en Moskvo en 1821, Dostojevskij estis enkondukita al literaturo tre frue tra fe-rakontoj kaj legendoj, kaj tra libroj kaj de rusaj kaj de eksterlandaj verkistoj. Lia patrino mortis en 1837 kiam li estis 15-jaraĝa, kaj je la sama tempo, li lasis la lernejon por eniri en la Nikolajeva Militistan Inĝeniera Instituto. Post gradiĝi, li laboris kiel inĝeniero kaj dum mallonge ĝuis komfortan vivostilon, tradukante librojn por enspezi kroman monon. Meze de la 1840-aj jaroj li verkis sian unuan romanon, Malriĉaj homoj (Бедные люди), kiu havigis al li eniron en la literaturaj etosoj de Sankt-Peterburgo. Arestita en 1849 pro aparteno al literatura grupo kiu studis malpermesitajn librojn kritikajn kontraŭ la Carisma Rusio, li estis kondamnita al mortopuno sed tiu kondamno estis ŝanĝita lastmomente. Li pasigis kvar jarojn en malliberejo de Siberio, sekvite de ses jaroj de deviga militservo en ekzilo. En la postaj jaroj, Dostojevsij laboris kiel ĵurnalisto, publikigante kaj eldonante kelkajn gazetojn per si mem kaj poste Taglibro de Verkisto, nome kolekto de siaj verkoj. Li ekveturis tra okcidenta Eŭropo kaj disvolvigis ludopation, kiu kondukis lin al financaj malfacilaĵoj. Dum ioma tempo, li devis almozuli, sed li finfine iĝis unu el la plej amplekse legataj kaj tre bone konsiderataj rusaj verkistoj.

Dostojevskij estis influita de tre ampleksa vario de filozofoj kaj verkistoj kiaj Puŝkin, Gogol, Aŭgusteno, Shakespeare, Dickens, Balzac, Lermontov, Hugo, Poe, Platono, Cervantes, Herzen, Kant, Belinskij, Hegel, Schiller, Solovjov, Bakunin, Sand, Hoffmann, kaj Mickiewicz. Liaj verkoj estis tre amplekse legitaj ene kaj ekster lia denaska Rusio kaj influis samegale grandan nombron de postaj verkistoj kaj rusaj kiel Aleksandr Solĵenicin kaj Anton Ĉeĥov same kiel filozofoj kiel Friedrich Nietzsche kaj Jean-Paul Sartre. Liaj libroj estis tradukitaj al pli ol 170 lingvoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gepatroj[redakti | redakti fonton]

La patrino.
La patro.

Fjodor Miĥajloviĉ Dostojevskij naskiĝis la 11-an de novembro 1821 en Moskvo[5]. Li estis dua el 7 infanoj, restintaj vivaj. Lia patro, Miĥail Andrejeviĉ Dostojevskij, estis rusa nobelo, kiu devenis de rusigita pola familio Dostojewski de blazono Radwan. La familinomo devenas el la nomo de vilaĝo Dostojevo, kiun Pinska duko donacis al prauloj de Dostojevskij. La familio havis ankaŭ polajn radikojn kaj rajtis uzi polan blazonon Radwan. La patro estis milita kuracisto, servis en hospitalo, kiu situis en Marjina Roŝĉa, poste aĉetis vilaĝon. Estante kruela kaj severa homo, li estis mortigita en 1839 de siaj servutoj. La patrino, Marija Fjodorovna Neĉajeva, estis filino de riĉa komercisto. La maskla linio de la patro estis pastroj.[6][7] La patro, Miĥail Andrejeviĉ, estis destinita same al pastraro, sed li forirs el hejmo kaj rompis kun la familio.[8]

La gepatroj de Dostojevskij tiel estis parto de mult-etna kaj mult-noma nobeleca familio, kies branĉoj inkludis Rusortodoksajn kristanojn, Polajn Romkatolikojn kaj Ukrainiajn Orientkatolikojn.[9] La familio havis radikojn el Tatara, Aslan Ĉelebi-Murza, kiu en 1389 estis venkita de la Ora Hordo kaj aliĝis al la fortoj de Dmitrij Donskoj, nome la unua princo de Moskovio kiu malferme defiis la Mongolan aŭtoritaton en la mondoregiono,[10] kaj kies posteulo, Danilo Irtiŝĉ, estis nobeligita kaj ricevis terojn en la regiono de Pinsk (dum jarcentoj parto de la Grandprinclando Litovio, nune en la nuntempa Belarusio) en 1509 pro siaj servoj sub loka princo, kies posteuloj prenis la nomon "Dostojevskoj" baze sur vilaĝo tie nomita Dostoievo.[11]

En 1809, la 20-jaraĝa Miĥail Andrejeviĉ Dostojevskoj eniris en la Moskva Imperia Medicin-Kirurga Akademio. El tie li estis sendita al la Moskva hospitalo, kie li servis kiel militista doktoro, kaj en 1818, li estis nomumita dojana kuracisto. En 1819 li edziĝis al Maria Neĉajeva. La postan jaron, li ekposteniĝis en la Mariinskja Hospitalo de malriĉuloj. En 1828, kiam liaj du filoj, Miĥail kaj Fjodor, estis ok- kaj sep-jaraĝa respektive, li estis promociita al posteno de kolegia konsilisto, nome posteno kiu levis sian juran statuson al tiu de nobeleco kaj permesis al li akiri malgrandan bienon en Darovoje, nome urbo je ĉirkaŭ 150 km el Moskvo, kie la familio kutime pasigis somerojn.[12] La gepatroj de Dostojevskij poste havis ses pliajn gefilojn: nome Varvara (1822–1892), Andrei (1825–1897), Ljubov (naskita kaj mortinta en 1829), Vera (1829–1896), Nikolai (1831–1883) kaj Aleksandra (1835–1889).[13][6][7]

Infanaĝo (1821–1835)[redakti | redakti fonton]

Fjodor Dostojevskij, naskiĝinta la 11an de novembro [malnovstile, la 30an de oktobro] 1821, estis la dua filo de Dro. Miĥail Dostojevskij kaj de Maria Dostojevskija (denaske Neĉajeva). Li estis edukita en la familia hejmo en la komplekso de la Mariinskija Hospitalo por Malriĉuloj, kiu estis en malriĉklasa distrikto en la randoj de Moskvo.[14] Dostojevskij familiariĝis kun la pacientoj, kiuj estis en la malsupra nivelo de la socia tavolaro de Rusio, dum li distriĝis en la hospitalaj ĝardenoj.[15]

Dostojevskij estis enkondukita al literaturo tre frue. Je aĝo de tri, jam oni legis al li heroajn sagaojn, fabelojn kaj legendojn fare de sia zorgantino, nome Alena Frolovna, speciale influa figuro en lia eduko kaj emo al fikciaj historioj.[16] Kiam li estis kvar-jaraĝa, lia patrino uzis la Biblion por instrui al li legi kaj skribi. Liaj gepatroj enkondukis lin al ampleksa gamo de literaturo, inklude rusajn verkistojn Karamzin, Puŝkin kaj Derĵavin; Gotikan literaturon kiel tiu de Ann Radcliffe; romantismajn verkojn de Schiller kaj de Goethe; heroecajn rakontojn de Cervantes kaj de Walter Scott; kaj la eposojn de Homero.[17][18] Kvankam oni priskribis la edukajn klopodojn de la patro kiel strikta kaj akra,[19] Dostojevskij mem rakontas, ke lia imagopovo estis helpita de la nokta legado fare de liaj gepatroj.[20]

Kelkaj el liaj infanaĝaj spertoj trovis vojon al liaj verkoj. Kiam naŭ-jaraĝa knabino estis perfortita de drinkulo, oni petis al li, ke li serĉu sian patron por zorgi ŝin. La okazaĵo obsedis lin, kaj la temo de la deziro de maturulo por junulino aperas en La demonoj, La fratoj Karamazov, Krimo kaj puno kaa aliaj verkoj.[21] Okazaĵo pri familia servisto aŭ servutulo, en la bieno de Darovoje, estis priskribita en "Kampulo Marej": nome la juna Dostojevskij kredas aŭdi lupon en arbaro, Marej, kiu estas laborante apude, trankviligas lin.[22]

Kvankam Dostojevskij havis delikatan fizikan konstitucion, liaj gepatroj priskribis lin kiel ardopreta, obstina kaj senhonta.[23] En 1833, la patro de Dostojevskij, kiu estis profunde religiema, sendis lin al franclingva lernejo kaj poste al la mezlernejo Ĉermak. Li estis priskribita kiel pala, introvertita revulo kaj tro-ekscitema romantikulo.[24] Por pagi la lernejon, lia patro pruntis monon kaj etendis sian privatan medicinan praktikon. Dostojevskij sentis sin neintegrita inter siaj aristokrataj samklasanoj en la lernejo de Moskvo, kaj la sperto estis poste reflektita en kelkaj el liaj verkoj, ĉefe en !La adoleskulo".[25][26]

Junaĝo (1836–1843)[redakti | redakti fonton]

Dostojevskij kiel militista inĝeniero.

Kiam Dostojevskij havis 16 jarojn, lia patrino mortis pro tuberkulozo, kaj la patro sendis pli aĝajn filojn, Fjodor kaj Miĥail (kiu poste same iĝis verkisto), al pensionato de K. F. Kostomarov en Sankt-Peterburgo por eniri en la senpaga Nikolajeva Militinĝeniera Instituto, devigante la fratojn abandoni siajn akademiajn studojn por militistaj karieroj. La jaro 1837 iĝis grava punkto por Dostojevskij. Mortis lia patrino, mortis Puŝkin, kies verkojn li kaj lia frato plej ŝatis en infanaĝo. En la sama jaro li ekloĝis en Sankt-Peterburgo kaj studentiĝis en inĝeniera altlernejo. Dostojevskij eniris en la akademio en januaro 1838, sed nur kun la helpo de familianoj. Miĥail estis malakceptita pro sanproblemoj kaj estis sencita al Akademio en Reval, Estonio.[27][28]

Dostojevskij malŝatis la akademion, ĉefe pro sia manko de intereso en scienco, matematiko kaj militista inĝenierado kaj sia prefero por desegnado kaj arkitekturo. Kiel lia amiko Konstantin Trutovskij iam diris, "Ne estis studento en la tuta institucio kun malpli da militista enhavo ol F. M. Dostojevskij. Li moviĝis mallerte kaj malregule; lia uniformo pendis malgracie sur li; kaj lia dorsosako, ĉako kaj pafilo aspektis kvazaŭ ia punpezo kiun li devis kunporti dum ioma tempo kaj kiu estas peze al li."[29] La karaktero kaj interesoj de Dostojevskij faris lin eksterulo inter siaj 120 samklasanoj: li montriĝis kuraĝe kaj per forta sento de justico, protektis novulojn, aliĝis al instruistoj, kritikis korupton inter oficiroj kaj helpis malriĉajn farmulojn. Kvankam li estis solemaj kaj vivis en sia propra literatura mondo, li estis respektita fare de siaj samklasanoj. Lia apartemo kaj intereso en religio havigis al li la kromnomon "Monako Fotio".[30][31]

Signoj de la epilepsio de Dostojevskij povis aperi je la ekscio pri la morto de lia patro la 16an de junio 1839,[32] kvankam la informoj pri tia atako originiĝis el rakontoj verkitaj de lia filino (poste etendite de Sigmund Freud[33]) kiuj estas nune konsiderataj malfidindaj. La oficiala kaŭzo de la morto de lia patro estis apopleksia atako, sed najbaro, Pavel Ĥotiaincev, akuzis la servistojn pro la murdo de la patro. Se la servistoj estus deklaritaj kulpaj kaj senditaj al Siberio, Ĥotiaincev estus en situacio por aĉeti la lasitan farmon. La servistoj estis senkulpigitaj en juĝo en Tula, sed la frato de Dostojevskij nome Andrei pluigis la historion.[34] Post la morto de sia patro, Dostojevskij pluigis siajn studojn, aprobis siajn ekzamenojn kaj akiris la rangon de inĝeniera kadeto, kio rajtigis lin loĝi for el la akademio. Li vizitis Miĥail en Reval, kaj ofte ĉeestis al koncertoj, operoj, teatraĵoj kaj baletoj. Dum tiu epoko, du el liaj amikoj enkondukis lin al vetludado.[35][36]

Unu jaron li laboris ĉe ministerio de defendo el la 12a de aŭgusto kiel leŭtenanta inĝeniero kaj loĝis kun Adolph Totleben en apartamento posedata de Dro. Rizenkampf, nome amiko de Miĥail. Rizenkampf priskribis lin kiel "ne malpli bon-natura kaj ne malpli afabla ol sia frato, sed kiam li ne estis bonfarta li aperis je tio tra malhelaj okulvitroj, kolera, forgesis bonajn manierojn, kaj foje estis forportita ĝis la punkto de agresemo kaj perdo de mem-konscio".[37] La unua kompleta literatura verko de Dostojevskij, nome traduko de Eugénie Grandet de Balzac, estis publikigita en junio kaj julio 1843 (kiam li estis 21-jaraĝa) en la 6a kaj 7a volumo de la gazeto "Repertorio kaj Panteono",[38][39] sekvita de kelkaj aliaj tradukoj. Neniu estis sukcesa, kaj liaj financaj malfacilaĵoj kondukis al li verki novelon Malriĉaj homoj.[40][41]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ekkariero (1844–1849)[redakti | redakti fonton]

Dostojevskij 26-jara, desegno de K. Trutovskij (1847).

Dostojevskij kompletis sian unuan romanon, Malriĉaj homoj, en majo 1845. Lia amiko Dmitrij Grigoroviĉ, kun kiu li estis kunuzinta apartamenton tiam, portis la manuskripton al la poeto Nikolaij Nekrasov, kiu siavice montris ĝin al la fama kaj influa literatura kritikisto Vissarion Belinskij. Belinskij alte taksis tiun romanon kaj priskribis ĝin kiel la unua "socia romano" de Rusio.[42] Malriĉaj homoj estis publikigita la 15an de januaro 1846 en la Sankt-Peterburga Kolektalmanako kaj iĝis komerca sukceso.[43][44]

Dostojevskij sentis, ke lia militista kariero endanĝerigu sian nunan florantan literaturan karieron, kaj tiel li skribis leteron petantan rezignon el sia posteno. Tuj poste, li verkis sian duan romanon, Sozio, kiu aperis en la gazeto Notoj de la Patrolando la 30an de januaro 1846, antaŭ esti publikigita en februaro, sed ĝi renkontis nekomprenon de legantoj. Je la sama epoko, Dostojevskij malkovris socialismon pere de la verkoj de francaj pensuloj kiel Fourier, Cabet, Proudhon kaj Saint-Simon. Pere de sia rilato kun Belinskij li etendis sian sciaron pri la filozofio de socialismo. Li estis allogita al ĝia logiko, al ĝia sento de justeco kaj ĝia priokupo kun la senigitoj kaj subuloj. Tamen, lia rilato kun Belinskij iĝis pli kaj pli malfaciligita pro la ateismo de Belinskij kaj malplaĉo de religio fronte al la kredoj de Dostojevskij en la Rusa Ortodoksa Eklezio. Dostojevskij finfine apartiĝis el li kaj el liaj asociitoj.[45][46]

Post Sozio ricevis negativajn reviziojn, la sano de Dostojevskij malpliiĝis kaj suferis oftajn atakojn, sed li plue verkis. El 1846 ĝis 1848 li publikigis kelkajn rakontojn en la gazeto "Analoj de Patrolando", kiel "Sro. Proĥarĉin", "La Terposedantino", "Malforta koro", kaj "Blankaj noktoj". Tiuj noveloj estis nesukcesaj, kaj tio lasis Dostojevskij unufoje plie en financa malfacilaĵo, kaj tiel li aliĝis al la cirklo de la utopia socialisto Betekov, tre interligita komunumo kiu helpis lin survivi. Kiam la cirklo dissolviĝis, Dostojevskij amikiĝis kun Apolono Majkov kaj lia frato Valerian. En 1846, je rekomendo de la poeto Aleksej Pleŝĉejev,[47] li aliĝis al la Petraŝevskija Cirklo, fondita de Miĥail Petraŝevskij, kiu estis proponinta socialajn reformojn en Rusio. Miĥail Bakunin iam verkis al Aleksander Herzen, ke la grupo estis "la plej senkulpa kaj nedamaĝa kompanio" kaj ĝiaj membroj estis "sistemaj opoziciantoj de ĉiaj revoluciaj celoj kaj rimedoj".[48] Dostojevskij uzis la bibliotekon de la cirklo sabate kaj dimanĉe kaj foje partoprenis en iliaj diskutoj pri libereco el la cenzuro kaj la abolo de la servuteco.[49][50]

En 1849, la unuaj partoj de "Netoĉka Nezvanova", novelo kiun Dostojevskoj estis planinta ekde 1846, estis publikigita en "Analoj de la Patrolando", sed lia ekzilo finigs la projekton. Dostojevskij neniam klopodis finkompletigi ĝin.[51]

Siberia ekzilo (1849–1854)[redakti | redakti fonton]

Desegno de la falsa ekzekuto de Petraŝevskij Cirklo.

La membroj de la Petraŝevskija Cirklo estis denoncita al Liprandi, funkciulo de la Ministerio de Internaj Aferoj. Dostojevskij estis akuzita je legado de verkoj de Belinskij, kiel la malpermesita Letero al Gogol,[52] kaj je cirkuligo de kopioj de tiuj kaj aliaj verkoj. Antonelli, la registara agento kiu estis informinta pri la grupo, verkis en sia informo ke almenaŭ unu el la artikoloj kritikis rusajn politikon kaj religon. Dostojevskij respondis al tiaj akuzoj deklarante, ke li estis legante eseojn nur "kiel literatura objekto, nek pli nek malpli"; li parolis pri "personeco kaj homa egoismo" pli ol pri politiko. Eĉ tiel, li kaj lia samgrupaj "konspirintoj" estis arestitaj la 23an de aprilo 1849 je peto de la grafo A. Orlov kaj de la Caro Nikolao la 1-a, kiu timis revolucion kiel la Decembrista revolucio de 1825 en Rusio kaj la Revolucioj de 1848 en Eŭropo. La membroj estis retenitaj en la bone defendita Petropaŭla fortikaĵo, kie estis malliberigitaj la plej "danĝeraj" prizonuloj.[53][54][55] Kvankam Dostojevskij rezignis la akuzojn, la juĝantaro taksis lin "unu el ĉefaj krimuloj"[5].

La kazo estis diskutita dum kvar monatoj fare de esplora komisiono estrita de la Caro, kun Helpogeneralo Ivan Nabokov, senatano Princo Pavel Gagarin, Princo Vasili Dolgorukov, Generalo Jakov Rostovcev kaj Generalo Leonti Dubelt, estro de la sekreta polico. La juĝo kaj kondamno al morto por la juĝatoj estis aranĝitaj kvazaŭ enscenigo de mortopuno. Tio okazis la 23-an de decembro 1849 en la placo Semjonovskij por triopaj grupoj de akuzitoj. Dostojevskij estis la tria en la dua grupo; apud li staris Pleŝĉejev kaj Durov. Lastmomente oni anoncis perletere pardonon, ŝanĝinte la mortopunon al ekziligo al Siberio kaj punlaboroj. Unu el mortkondamnitoj, Nikolaj Grigorjev, freneziĝis. La impresojn, kiujn Dostojevskij povis senti antaŭ mortopuno, li poste transdonis per vortoj de princo Miŝkin en la romano Idioto.

Post dekkvartaga veturado per sledo, la prizonuloj atingis Tobolsk, prizonervoja stacio. Spite la cirkonstancoj, Dostojevskij konsolis aliajn prizonulojn, kiel la Petraŝevisto Ivan Ĝastrĵembskij, kiu estis surprizita pro la afableco de Dostojevskij kaj finfine abandonis sian decidon memmortigi. Survoje al la loko de punlaboroj, dum mallonga estado en Tobolsko (la 11-an — 20-an de januaro 1850), la verkisto renkontiĝis kun edzinoj de decembristoj — Ĵ. A. Muravjova, P. Je. Annenkova kaj N. D. Fonvizina. La virinoj donacis al ili manĝon, vestojn kaj Evangeliojn (kun monbiletoj ene); la verkisto gardis tiun sian dum la tuta vivo. Sekvajn kvar jarojn Dostojevskij travivis pezajn laborpunojn en punlaborejo en Omsko[5]. Dekunu tagojn poste, Dostojevskij atingis Omsk[56][57] kun nur unu el la aliaj membroj de la Petraŝevskija Cirklo, nome la poeto Sergej Durov.[58]

Konserviĝis rememoroj de atestantoj de tiea vivo de la verkisto[59]. La impresojn de la vivo en la punlaborejo eblas vidi en la novelo Noticoj el la domo de morto. Klasita kiel "unu el la plej danĝeraj akuzitoj", Dostojevskij havis manojn kaj piedojn katenitaj ĝis sia liberigo. Li estis rajtigita legi nur sian Novtestamentan Biblion. Aldone al siaj atakoj, li havis hemoroidojn, perdis pezon kaj estis "bruligita pro febro, tremado kaj sento de troaj varmo aŭ malvarmo ĉiunokte". La odoraĉo de necesejoj invadis la tutan konstruaĵon, kaj la malgranda necesejo devis sufiĉi por pli ol 200 personoj. Dostojevskij estis foje sendita al la militista hospitalo, kie li povis legi gazetojn kaj romanojn de Dickens. Li estis respektita de plej el la aliaj prizonuloj, kaj malŝatata de kelkaj pro siaj ksenofobiaj asertoj.[60][61]

Elprizonigo kaj unua geedziĝo (1854–1866)[redakti | redakti fonton]

En 1854 Dostojevskij estis liberigita kaj servis kiel soldato. Post sia liberigo la 14an de februaro 1854, Dostojevskoj petis al sia frato Miĥail helpu lin finance kaj sendi al li librojn de Vico, Guizot, Ranke, Hegel kaj Kant.[62] Noticoj el la domo de morto, bazita sur sia sperto en prizono, estis publikigita en 1861 en la gazeto Vremja ("Tempo") – ĝi estis la unua publikigita romano pri Rusiaj prizonoj.[63] Antaŭ translokiĝi meze de marto al Semipalatinsk, kie li devis militservi en la Siberia Armekorpuso de Sepalinia Bataliono, Dostojevskij amikiĝis kun la geografo Pjotr Semjonov kaj kun Ĉokan Valiĥanov, estonta fama kazaĥa vojaĝanto kaj etnografo[64]. Ĉirkaŭ novembro 1854, li renkontiĝis kun la Barono Aleksander Egoroviĉ Wrangel, admiranto de liaj libroj, kiu ĉeestis en la falsa eksekuto. Ambaŭ luis domojn en la Kosaka Ĝardeno ekster Semipalatinsk. Wrangel notis, ke Dostojevskij "looked morose. His sickly, pale face was covered with freckles, and his blond hair was cut short. He was a little over average height and looked at me intensely with his sharp, grey-blue eyes. It was as if he were trying to look into my soul and discover what kind of man I was."[57][58][59]

Ankaŭ ĉi tie komenciĝis amrilatoj kun Marija Isaeva, edzino de lerneja instruisto Aleksandr Isaev, ebriulo. Post nelonge Isaev estis direktita al alia urbo. En aŭgusto 1855 Dostojevskij ricevis leteron, ke la edzo de Marija Isaeva mortis post longa malsano.

La 2-an de februaro 1855 mortis imperiestro Nikolao la 1-a. Dostojevskij verkis flatan verson, dediĉitan al lia vidvino, imperiestrino Aleksandra Teodorovna. Rezulte li iĝis suboficiro.

En februaro 1857 Dostojevskij edziĝis kun Marija Isaeva en rusa ortodoksa preĝejo en Kuzneck. Tuj poste ili ekveturis al Semipalatinsk, sed laŭvoje ĉe Dostojevskij okazis epilepsia krizo, kaj ili haltis en Barnaul por kvar tagoj.

Tempo de punlaboroj kaj militservo estis turnopunkto en la vivo de Dostojevskij. El "serĉanto de vero en la homo" li iĝis religia homo, kies sola idealo por la tuta vivo estis Jesuo Kristo.

En 1859 oni redonis al Dostojevskij lian nobelan titolon kaj permesis publikigadon. Li publikigis en la revuo Oteĉestvennije zapiski (Patrujaj Notoj) siajn novelojn Komunumo Stepanĉikovo kaj ĝiaj geloĝantoj kaj La sonĝo de la onklo.

En 1860 li revenis al Sankt-Peterburgo, sed kaŝita observado de li daŭris ĝis mezo de 1870-aj jaroj. De la komenco de 1861 Fjodor Dostojevskij helpis al sia frato Miĥail eldoni revuon "Vremja" (Tempo). Post ĝia fermo en 1863 la fratoj komencis eldoni revuon "Epoko". Sur paĝoj de tiuj revuoj aperis kelkaj verkoj de Dostojevskij, ekzemple: Humiligitaj kaj ofenditaj, Noticoj el la domo de morto, Vintraj notoj pri la someraj impresoj, Leteroj Elsubteraj.

Poste Dostojevskij vivis plurajn jarojn en la okcidenta Eŭropo. La lastajn jarojn li travivis en mizero, sed kiam li mortis, la rusa nacio lin entombigis kiel sian plej grandan nacianon.

Lian vivon priskribis Stefan Zweig en la verko Tri majstroj (kun Balzac kaj Dickens). Zweig ankaŭ skribis pri li en Sternstunden der Menschheit.

Religio[redakti | redakti fonton]

Lia religia konvinko bone aperas en lia interesa persona Kredo-Simbolo: "De tempo al tempo Dio pridonacas min per minutoj, dum kiuj mi estas tute trankvila. En la momentoj mi kreis por mi la kredsimbolon, en kiu ĉio estas por mi klara kaj sankta. Ĉi simbolo estas por mi tre simpla. Jen ĝi: Kredi, ke ne ekzistas io pli bela, pli profunda, dolĉa, saĝa, kuraĝa kaj perfekta ol Kristo; kredi kaj kun amo de enviulo ripetadi al mi mem, ke io pli bela ol Kristo ne nur ne ekzistas, sed eĉ ekzisti ne povas. Krom tio, se eĉ iu ajn pruvus al mi, ke Kristo troviĝas ekster la vero, kaj efektive la vero ekzistus ekster Kristo, tiam mi tamen preferus resti kun Kristo, ol kun tia vero." [65]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Malriĉaj homoj (Бедные люди) (1845)
  • Sozio (Двойник) (1846)
  • Mastrino (Хозяйка) (1847)
  • Blankaj noktoj (Белые ночи) (1848)
  • Netoĉka Nezvanova (Неточка Незванова) (1849)
  • La sonĝo de la onklo (Дядюшкин сон) (1859)
  • Komunumo Stepanĉikovo kaj ĝiaj geloĝantoj (Село Степанчиково и его обитатели) (1859)
  • Humiligitaj kaj ofenditaj (Униженные и оскорбленные) (1861)
  • Noticoj el la domo de morto (Записки из мёртвого дома) (1861-1862)
  • Vintraj notoj pri la someraj impresoj () (1863)
  • Leteroj Elsubteraj (Записки из подполья) (1864)
  • Krimo kaj puno (Преступление и наказание) (1866)
  • Ludisto (Игрок) (1867)
  • Idioto (Идиот) (1868) filmigita en sia unua parto kiel Idioto
  • Eterna edzo (Вечный муж) (1870)
  • La demonoj / Bjesoj (Бесы) (1871)
  • La Taglibro de l' verkisto (1880-1881)
  • Plekreskiĝulo (Подросток) (1875)
  • La fratoj Karamazov (Братья Карамазовы) (1879-1880)

En siaj verkoj li kondamnis revoluciulojn, kio vekis malamon de Stalino. Tial dum ties regado la verkoj de Dostojevskij ne estis publikigataj en Rusujo, lia nomo eĉ estis eliminata el listo de rusaj verkistoj, kvazaŭ li neniam ekzistus.

La romanoj Krimo kaj Puno kaj Fratoj Karamazov ofte estas konsiderataj de multaj kritikistoj kiel la plej grandaj literaturaj verkoj de ĉiuj epokoj (Zweig, Šalda k.a.).

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antaŭ la postrevolucia ortografia reformo kiu, inter alia, anstataŭis la cirilan literon Ѳ per la cirila litero Ф, la nomo de Dostojevskij estis skribita Ѳедоръ Михайловичъ Достоевскій.
  2. Fyodor Dostoyevsky en la Encyclopædia Britannica. Alirita la 16an de junio 2019.
  3. Laŭ Malnova Stilo la datoj estus 30a de oktobro 1821 – 28a de januaro 1881.
  4. Scanlan, James Patrick (2002). Dostoevsky the Thinker: A Philosophical Study. Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-3994-0.
  5. 5,0 5,1 5,2 11 ноября (ruse). День в истории. РИА Новости (2008-11-11). Arkivita el la originalo je 2012-06-25. Alirita 2012-05-08.
  6. 6,0 6,1 Kjetsaa 1989, pp. 1–5.
  7. 7,0 7,1 Frank 1979, pp. 6–22.
  8. Breger 2008, p. 83.
  9. Достоевский в биографическом справочнике. Klassika.ru.
  10. Robert Geraci, "Islam" en Deborah A. Martinsen & Olga Maiorova (ed.), Dostoevsky in Context, Cambridge University Press (2015), p. 210
  11. Dominique Arban, Dostoïevski, Seuil, 1995, p. 5
  12. Kjetsaa 1989, p. 11.
  13. TERRAS, Victor. (1985) Handbook of Russian Literature. Yale University Press. ISBN 978-0-300-04868-1.
  14. Bloom 2004, p. 9.
  15. Breger 2008, p. 72.
  16. Leatherbarrow 2002, p. 23.
  17. Kjetsaa 1989, pp. 6–11.
  18. Frank 1979, pp. 23–54.
  19. Mochulsky 1967, p. 4.
  20. Breger 2008, p. 72.
  21. Lantz 2004, p. 61.
  22. Ruttenburg, Nancy (4a de januaro 2010). Dostoevsky's Democracy. Princeton University Press. pp. 76–77. Alirita la 16an de junio 2019.
  23. Kjetsaa 1989, p. 6.
  24. Kjetsaa 1989, p. 39.
  25. Kjetsaa 1989, pp. 14–15.
  26. Frank 1979, pp. 23–54.
  27. Kjetsaa 1989, pp. 17–23.
  28. Frank 1979, pp. 69–90.
  29. Lantz 2004, p. 2.
  30. Kjetsaa 1989, pp. 24–7.
  31. Frank 1979, pp. 69–111.
  32. Sekirin 1997, p. 59.
  33. Reik, Theodor (1940). "The Study on Dostoyevsky." En From Thirty Years with Freud, Farrar & Rhinehart, Inc., pp. 158–76.
  34. Lantz 2004, p. 109.
  35. Kjetsaa 1989, pp. 31–36.
  36. Frank 1979, pp. 69–111.
  37. Frank 1979, pp. 114–15.
  38. Breger 2008, p. 104.
  39. Grossman, Leonid (2011). Достоевский [Dostoevsky] (en rusa). AST. p. 536.
  40. Kjetsaa 1989, pp. 36–37.
  41. Frank 1979, pp. 69–111.
  42. Sekirin 1997, p. 73.
  43. Frank 1979, pp. 113–57.
  44. Kjetsaa 1989, pp. 42–49.
  45. Frank 1979, pp. 159–82.
  46. Kjetsaa 1989, pp. 53–55.
  47. Mochulsky 1967, pp. 115–21.
  48. Kjetsaa 1989, p. 59.
  49. Frank 1979, pp. 239–46, 259–346.
  50. Kjetsaa 1989, pp. 58–69.
  51. Mochulsky 1967, pp. 99–101.
  52. Belinsky, Vissarion (1847). Letter to Gogol. Documents in Russian History, Seton Hall University. Alirita la 27an de decembro 2017.
  53. Mochulsky 1967, pp. 121–33.
  54. Frank 1987, pp. 6–68.
  55. Kjetsaa 1989, pp. 72–79.
  56. Frank 1987, pp. 6–68.
  57. Kjetsaa 1989, pp. 79–96.
  58. Sekirin 1997, p. 113.
  59. Семь лет каторги / Отрывки и излож. В. Храневича (ruse)
  60. Sekirin 1997, p. 131.
  61. Kjetsaa 1989, pp. 96–108.
  62. Frank 1988, pp. 8–20.
  63. Sekirin 1997, pp. 107–21.
  64. Литературно-мемориальный дом-музей Ф. М. Достоевского. SemeyNet — Семипалатинск. Arkivita el la originalo je 2012-06-25. Alirita 2012-05-08.
  65. [El: "Adoru - Ekumena diserva libro", Eldonejo Ponto 2001, p. 1378.]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aleksander Korĵenkov, Fjodor Dostojevskij en Esperanto. Sezonoj. Kaliningrado. 2005. Prelego prezentita okaze de la lanĉo de "Blankaj noktoj" (15 jun 2002).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]