Aleksej Suvorin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aleksej Suvorin
A s suvorin.jpg
Persona informo
Aliaj nomoj Василий Марков • А. И—н • А. Бобровский • Незнакомец
Naskiĝo 11-an de septembro 1834 (1834-09-11)
en Flag of Russia.svg Rusia Imperio
Morto 11-an de aŭgusto 1912 (1912-08-11) (77-jara)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Nikolskoe Cemetery of Alexander Nevsky Lavra
Lingvoj rusa lingvo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Subskribo Aleksej Suvorin
Familio
Edz(in)o Anna Suvorinа
Infanoj Boris Alexeievitch Suvorin • Mikhail Suvorin • Alexei Suvorin
Profesio
Profesio ĵurnalisto • eldonisto • verkisto • theatre critic • literaturkritikisto
v  d  r
Information icon.svg

Aleksej Sergejeviĉ Suvorin (ruse Алексей Сергеевич Суворин; la 11-an de septembro 1834, Korŝevo, Voroneĵa gubernio — la 11-an de aŭgusto 1912, Carskoje Selo, Rusia imperio) estis rusa publikigisto kaj ĵurnalisto, eldonisto de gazetoj kaj libroj kies publikiga imperio havis konsiderindan influon dum la lastaj jardekoj de la Rusia Imperio.

Li komencis sian karieron kiel instruisto en provinco, daŭrigis kiel liberala ĵurnalisto en Sankt-Peterburgo, sed, kiel multaj liaj samtempuloj, grave ŝanĝis sian socio-politikan vidpunkton, laŭgrade transirante al naciismo. Li estis unu el gravaj subtenantoj de Anton Ĉeĥov, sed poste ili distanciĝis, ĉefe kiam Suvorin iĝis malpli liberala kaj apoganto de kontraŭsemitismo. Tiam li engaĝiĝis en teatro kaj fondis sian propran kompanion.