Morto de Jesuo laŭ la antropologiaj studoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giotto, Funebra bedaŭro, Kapelo de Scrovegni, Padovo.

La morto de Kristo eniras la kampon de la antropologio de la religioj alestigante la temon pri la Morto de Jesuo laŭ la antropologiaj studoj, kiam ĝi turnas sian atenton al la sistemoj de reprezentado kaj kaj al la simbolaj sistemoj.

La morto de Kristo elemento de diferencigo de Kristanismo[redakti | redakti fonton]

Itala historiisto kaj antropologo Ernesto De Martino en eseo: Mito, scienze religiose e civiltà moderna (Mito, religiaj sciencoj kaj morna civilizo) entenata en la libro Furore Simbolo Valore (Furoro Simbolo Valoro), 1962, rimarkas en la ofero de Kristo la fidan temon kiu pli multe distingas kristanismon el aliaj religioj; en tiuj ĉi la fonda “mito” estas lokita antaŭ la tempo aŭ ekstere de la tempo, kaj ne en la historio, eĉ en centro de la homa historio. <ref< Vidu la prologon de la Evangelio laŭ Johano kaj Kol 3, 13; Agoj de la Apostoloj (5, 31)</ref>

La persono de Jesuo ne apartenas tute kaj nure al la transcendeco aŭ al la metafizika potenco kiu dirigas la mondon; kontraŭe, li antaŭe perceptigas kaj konigas sin kiel apartenanton al la historio de la homo ĉar li partoprenas en la homa sufero kaj en ĝi anoncas sian transcendecon.

Povas multe signifi, ĉi-rilate, evidentigi kiel papo Johano Paŭlo la 2-a (Apostola letero Salvifici Doloris, 1984) asertas: "Kristo, fakte, ne rekte respondas kaj ne abstrakte respondas al tiu homa demando pri la sufero... sed antaŭ ĉio li diras “sekvu min”. Venu! Partoprenu kun via sufero en tiu verko de savo de la mondo, kiu plenumiĝas pere de mia sufero! Pere de la kruco. ju pli la homo prenas sian krucon, unuiĝante al Kristo, des pli riveliĝas antaŭ li la sava senco de la sufero."

La simbolaj sistemoj koneksaj al la ofero de Jesuo (kiuj trovis reliefon ankaŭ en la arta produktado pere de la bildoj de de la Krucumo, de la Elkrucigo de Jesuo el la kruco kaj de la Bedaŭro de la Kristo morta fariĝas tiel elementoj kiuj renovigas en kredantoj la kredon kaj la instigiĝon por la savo en la nomo de Kristo.

Ellaborado de la funebro kaj la antikva rita ploro[redakti | redakti fonton]

La sama aŭtoro, De Martino, (en Morte e pianto rituale. Dal lamento funebre antico al pianto di Maria (Morto kaj rita ploro. El la antikva funebra lamento al la ploro de Maria), 1958), aliras la sencon de la morto de Kristo en rilato kun la ekzista kondiĉo de la homo en la mondo kaj kun la traŭmata momento de la sperto de la morto de siaj karuloj. Antaŭ la "Krizo de la funebrodoloro" kiu povas enkonduki al la ekzista kolapso, elmerĝas la neceso de la kultura ellaborado de la funebro, en la formo socie kodigita de la “rito”.
La konsolo elradiita de la religia kredo enkondukas al elteneblaj formoj la draman angoron de la funebro, ĝin simbole rilatigante kun la tragika morto de Kristo sur la kruco, formoj kiuj helpas troviĝi egalaj en la doloro, kiuj plue fariĝas promeso de resurekto.
De Martino esploras pri la persisto, en la marĝenigitaj situacioj de la Basilikato (SudItalio), de la funebra ploro, tre antikva rito disvastiĝinta antaŭ ol la alestiĝo de kristanismo en tuta mediteranea areo. Ankaŭ la rita ploro naskiĝas okaze de la krizo de la bedaŭro kaj el la neceso kulture ellebori la funebran suferon, elhistoriigante la funebran eventon, subjektive vivitan, por ĝin transdoni al mita-rita dimensio.

Spite de la frutempa preciza kondamno, flanke de la Patroj de la Eklezio, pri la tradicia funebra ploro, formoj de sinkretismo videblis ne nur en situacioj de pludaŭro de la funebra antikva rito en la kristana mediteranea mondo, sed ankaŭ en la preciozaj ellaboraĵoj ĉiam pli inokuliĝintaj la literaturan kampon (oni vidu: la fama "Lauda" [laŭdokanto) de Jakopono el Todi, Donna del Paradiso) aŭ en arta kampo (oni vidu: la persono de Maria Magdalena en la Krucumo de Masaccio en la Muzeo Kapodimonte kaj precipe la multajn tragikajn reprezentaĵojn pri la “bedaŭra ploro”, kiel tiun de Giotto en la Kapelo de Scrovegni) de Padovo.
La virinaj figuroj arte alestigitaj sur la sceno de la morto de Jesuo (Maria patrino kaj, apartmaniere, Maria Magdalena aperas kiel ligilo inter la antikva formo de la funebra ellaborado kaj tiu proponita de la kristana religio. Skribas ĉi-rilate alia antropologo, Marcello Massenzio: "La Mater dolorosa (Patrino ploranta) tuŝas la koron de la bedaŭro, sed ĝi ne haltas ĉi-punkte: ĝia tasko estas “ricevi tiun krizon kaj ĝin signifnivele aliigi ĝin malfermante al la kristana perspektivo de la elaĉeto."

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Johano Paŭlo la 2-a, Apostola letero Salvifici Doloris, Libreria Editrice Vaticana, 1984 (troveblas en la retpaĝaro [1])
  • Ernesto De Martino, Morte e pianto rituale nel mondo antico. Dal lamento pagano al pianto di Maria, Torino, Boringhieri, 1958
  • Ernesto De Martino, Furore simbolo valore, Il Saggiatore, Milano 1962.
  • Claudia Mattalucci, voĉo "Lutto", en L’Universo del corpo, Istituto dell’Enciclopedia Italiana, Roma, 2000
  • M. Massenzio, "Dramma del Cristo, mater dolorosa. Una svolta radicale nella storia: la rivoluzione del simbolo cristiano e la progressiva autonomia dell'umano dal divino", Prometeo, vol. 23, n.89, p. 52-61, 2005

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]