Mossoró
Urbo Mossoró | |
Memorial da Resistência (Mossoró)
| |
Flago de Mossoró | Blazono de Mossoró |
Himno | |
municipo de Brazilo • urbego | |
---|---|
Datreveno | 15-a de marto 1852 |
Fondiĝo | 1852 |
Urbestr(in)o | Maria de Fátima Rosado Nogueira (DEM) ĝis 2012 |
Situo | |
Subŝtato | Norda Rio-Grando |
Mezoregiono | Oeste Potiguar |
Mikroregiono | Mossoró |
Najbaraj urboj | Ne disponebla |
Geografiaj aspektoj | |
Areo | 2108,9 km² |
Loĝantaro | 244.287 loĝ. 2009[1] |
Loĝdenso | 100,4 loĝ./km² |
Alteco | 16 metroj |
Klimato | Ne disponebla |
Horzono | UTC-3 |
Sociaj indikiloj | |
IHD | 0,735 2000[2] |
MEP | R$ 1.707.797.000 2005 |
MEP per capita | R$ 3.155,00 2005[3] |
Mossoró estas urbo de la brazila subŝtato Norda Rio-Grando proksima 285 km de Natalo kaj mezvoja inter tiu urbo kaj Fortalezo. Fondita en 1852, la municipo havas 244.287 enloĝantojn.
Ĝi estas la brazila municipo kiu plej multe produktas nafton kaj kuirsalon. Ankaŭ fruktokulturo por eksportado estas grandskala ekonomia aktivaĵo de la urbo.
En ĝi sidas la ĉefa kampuso de Universitato de la Subŝtato Norda Rio-Grando.
Ĝi estis la unua urbo kiu laŭleĝe rajtigis virninan baloton en Latinameriko.
Esperanto en Mossoró
La pioniro de Esperanto-movado en "Mossoró" kaj eble en la subŝtato "Rio Grande do Norte" estis, S-ro Targino Soares. Inter lia korespondaĵo troviĝas invito al la memoriga solenaĵo okazonta la 29-an de junio 1931, okaze de la 25-a Fonddatreveno de la Klubo, sub la prezido de D-ro Everardo Backheuser, fondinto kaj honora prezidanto de la Klubo en Rio de Janeiro. La prelego pri la lingvo Esperanto estis okazita de D-ro Mario Teixeira de Freitas, direktoro de statistiko kaj disvastigado de Ministerio pri Edukado kaj Publika Sano.
Targino en 1945 reprezentis la urba movado en la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Referencoj
- ↑ IBGE (2009). Estimativas populacionais para os municípios brasileiros em 01.07.2009. (PDF). Alirita 15 de oktobro 2009.
- ↑ PNUD Brasil (2003). Índice de Desenvolvimento Humano - Municipal, 1991 e 2000. (HTML). Atlas do Desenvolvimento Humano. Alirita 15 de oktobro 2009.
- ↑ IBGE (2007). Produto Interno Bruto dos Municipios 2002-2005. (PDF). Alirita 15 de oktobro 2009.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
grekeportugale Oficiala paĝo grekeportugale Municipoj-federacio grekeportugale Datoj
Koordinatoj: 5° 11′ 17″ S 37° 20′ 38″ U / 5.188 °S, 37.344 °U (mapo)