Motoshima Hitoshi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MOTOSHIMA Hitoshi (本島等 [motoŝima hitoŝi]?) ( 20-a de februaro 1922 - ) estas Japana politikisto, urbestro de Nagasako ekde 1979 ĝis 1995 kvarperiode.

Vivo

Li naskiĝis en nuna Ŝinkamigoto-urbeto, en Minamimacuura-distrikto en Nagasako. Li eniĝis teknologia fakultato de Universitato de Kioto, tamen li malfrue diplomiĝis pro Pacifika Oceano kiam li estis 27-jaraĝa. Li servis kiel prefektuja konsiliano dum 20 jaroj, kaj iĝis estro de Nagasako. En urbestreco li laboris kiel ĝenerala sekretario de federacio de la Nagasaka Prefektujo de Liberala Demokrata Partio.

Je 7-a de decembro 1988, konsiliano de Japana Komunisma Partio demandis al li pri milita respondeco de Imperiestro Showa, kaj li respondis ke "Imperiestro estas respondeca por milito" dum Imperiestro Showa havis nur iomete tagojn vivi pro grava malsano. Post la respondo, la federacio de LDP postulis retiron de lia respondo, sed li rifuzis. Dekstrulaj grupoj postulis protestis lin. Je 18-a de januaro dekstrisma teroristo Wakashima Kazumi, la membro de dekstrisma grupo Seiki-juku, pafis Motoshima de malantaŭ li, li grave vundiĝis, tamen li feliĉe apenaŭ eskapis el danĝero.

En 1991, li venkis elektadon por estro de Nagasako sen subteno de LDP. En 1995, li malvenkis sian 5-an elektadon kontraŭ Ito Itcho kiu estis subtenata de LDP.

En 1998, li komentis "Mi devas diri ke Atombombadoj (kontraŭ Hiroŝimo kaj Nagasako) estas indulgindaj, konsiderante ke Japanio diablajn agadojn dum Azia-Pacifika Milito". Iuj kontaŭ-nukleaarmilistoj protestis lian diron.

En 2002, li premiiĝis Federacia Meritkruco (Verdienstkreuz I. Klasse).

18-an de aprilo 2007, kiam la posta urbestro de li Ito Itcho estis murdita, Motoshima komentis bedaŭron de lia morto.